Gustav Heinemann

germana politikisto

Gustav HEINEMANN [gustaf hajneman] (naskiĝis la 23-an de julio 1899 en Schwelm, mortis la 7-an de julio 1976 en Essen) estis germana juristo kaj politikisto. Dum la jaroj 1949 kaj 1950 li estis ministro pri internaj aferoj en la registaro de okcidenta Germanio (FRG). Proteste kontraŭ la kreo de armeo en la postmilita okcidenta Germanio li demisiis dum 1950, kaj du jarojn pli poste forlasis la Kristandemokratian Union de Germanio (CDU), fondis novan partion kaj dum la jaro 1957 membriĝis en la socialdemokratia partio de Germanio (SPD). Li estis ministro pri justico de 1966 ĝis 1969, kaj poste la prezidento de Germanio de 1969 ĝis 1974. Posteulo en tiu pozicio estis Walter Scheel.

Gustav Heinemann
Prezidanto de Germanio
Persona informo
Gustav Heinemann
Naskonomo Gustav Walter Heinemann
Naskiĝo 23-an de julio 1899 (1899-07-23)
en Schwelm
Morto 7-an de julio 1976 (1976-07-07) (76-jaraĝa)
en Essen
Tombo Parktombejo je Essen vd
Religio luteranismo vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Alma mater Universitato de MarburgMunkena universitato vd
Partio Germana Demokratia Partio • Christian Social People's Service • Kristandemokrata Unio de Germanio • All-German People's Party • Socialdemokratia Partio de Germanio vd
Subskribo Gustav Heinemann
Memorigilo Gustav Heinemann
Familio
Patro Otto Heinemann vd
Edz(in)o Hilda Heinemann vd
Infanoj Uta Ranke-Heinemann • Peter Heinemann • Christa Delius vd
Parencoj Verena Pausder vd
Profesio
Okupo politikistoadvokato • teologo vd
Aktiva en DuseldorfoBonno vd
3-a Prezidanto de Germanio
Dum 19691974
Antaŭulo Heinrich Lübke
Sekvanto Walter Scheel
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
vilao Hammerschmidt en Bonno

Formalan sidejon li (kaj ĉiuj postaj prezidentoj ĝis la jaro 1999) havis en la klasicisma Kastelo Bellevue en (okcidenta) Berlino, sed la fakta sidejo estis la same klasicisma vilao Hammerschmidt en Bonno.

Lia edzino Hilda Heinemann fondis organizaĵon por helpo al mense handikapitoj, engaĝiĝis por drogodependuloj kaj inaj malliberigitoj, kaj krome iĝis alta protektanto de la germana branĉo de Amnestio Internacia.