Gustav SCHOLZE (prononco Ŝolce, naskiĝis la 28-an de julio 1889 en Postrum-Postřelná, mortis en 1983 en Munkeno[1]) estis ĉeĥoslovakia germanlingva esperantisto, kiu interalie funkciis kiel komitatano de UEA kaj kiel prezidanto de Germana Esperanto-Ligo en Ĉeĥoslovakio.

Gustav Scholze
Persona informo
Naskiĝo 28-an de julio 1889 (1889-07-28)
en Postřelná
Morto 1983
en Munkeno
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco ĈeĥoslovakioGermanio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Li estis inĝeniero kaj profesoro ĉe la ŝtata germana supera industria lernejo en de la tiutempe plejparte germanlingva urbo Reichenberg en Ĉeĥoslovakio. La Enciklopedio de Esperanto en 1934 konsideris lin "reviviginto de la Esperanto-movado inter germanoj en Ĉeĥoslovakio". Interalie li sukcesis uzigi Esperanton en la ĉiujara Foiro de Reichenberg, kiu posedis Esperanto-fakon. Li kunlaboris je teknika fakvortaro, kaj nstruis Esperanton en sia lernejo en Komerca Akademio.

En 1932 Germana Esperanto-Ligo en Ĉeĥoslovakio havis 395 anojn. Ĝia reorganizinto en la jaro 1924 kaj unua prezidanto, Gustav Scholze, restis prezidanto en GEL ĝis 1938, kiam GEL tuj post la germana okupacio de la apudlimaj regionoj likvidiĝis por adaptiĝi al la postuloj de la naziismo. Post forigo de la germanoj el Ĉeĥoslovakio li venis al Munkeno, kie li profesoris en industria lernejo kaj daŭre aktivis en la movado.

Post la translokiĝo al Munkeno, en la 1950-aj jaroj li estis prezidanto de la direktoraro de Germana Esperanto-Instituto.

Ekzempla germanlingva publikaĵo de li estis la verko Deutsche Schutzarbeit - Tätigkeitsbericht 1923 - "laboro pri protekto de la germana (...kulturo en Ĉeĥoslovakio)" - aperinta en 1923".

Referencoj redakti

  1. Nekrologo en Esperanto : revuo internacia : oficiala organo de Universala Esperanto Asocio. Jaro 77, n. 938 (1984), p. 37