Gustav Albin WEISSKOPF [VAJSkopf] (naskiĝis la 1-an de januaro 1874 en Leutershausen, mortis la 10-an de oktobro 1927) estis pioniro de aviado. Li elmigris al Usono kaj tradukis sian nomon al Gustave Albin WHITEHEAD [ŬAJThed], tamen sen ricevi oficialan agnoskon de tiu nomŝanĝo.

Gustav Weisskopf
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1874 (1874-01-01)
en Leutershausen
Morto 10-an de oktobro 1927 (1927-10-10) (53-jaraĝa)
en Bridgeport
Mortokialo korinfarkto
Lingvoj germanaangla
Ŝtataneco GermanioUsono
Okupo
Okupo Q10497074inventistoinĝenieropiloto • glider pilot
vdr
Gustav Weisskopf (dekstre) kun sia filino Roza en 1901 apud lia aviadilo.
Gustav Weisskopf kun frua motoro.

Li dum pluraj jaroj laboris kiel maristo kaj en 1895 elmigris al Usono, kie li interesiĝis pri glisado kaj konstruis glisajn aviadilojn. En 1899 li en Pittsburgh en Pensilvanio konstruis aviadilon kun vapormaŝina motoro, kiu tamen kraŝis kontraŭ muro. En 1900 li ekloĝis en Bridgeport en Konektikuto; tie li eksperimentis pri motoraj aviadiloj, kies motorojn li mem konstruis.

Lia 21-a maŝino, kiu konsistis el bambuo kun silka tegaĵo, havis du helicojn kaj motoron de 20 ĉevalpovoj (proksimume 15 kW); aldone ĝi havis motoron por la radoj por ,pli bone akceli ĝin dum la starto. Kiel brulaĵo servis eteno produktata el kalcia karbido. La semajna gazeto Bridgeport Herald raportis je la 18-a de aŭgusto 1901, ke je la 14-a de aŭgusto li stiris tiun maŝinon al flugo, pri kiu atestis Richard HOWELL, eldonisto de la gazeto, kaj la du asistantoj de Whitehead. Oni raportis pri flugdistanco de duona mejlo (800 m).

Tiu laŭdira flugo okazis pli ol du jarojn antaŭ la unua flugo de la fratoj Wright, sed ĝia fakteco estas pridubata pro jenaj kialoj:

  • estis malmultaj atestantoj, kaj ilia objektiveco eble ne estis perfekta;
  • post tiu evento Whitehead neniam sukcesis fari plian flugon antaŭ atestantoj
  • rekonstruaĵoj de liaj maŝinoj ja sukcesis flugi, sed kun multe pli forta motoro.

Fratoj Wright kaj Whitehead iam renkontiĝis por diskuti pri aviado kaj ebla uzo de motoro de Whitehead.

Whitehead ne estis bona entreprenisto kaj ĉirkaŭ 1911 perdis proceson, kiu kostis al li pli ol li posedis. Tial lia metiejo estis konfiskita; liaj planoj kaj desegnaĵoj perdiĝis. La usona civitaneco estis rifuzita al li; en aĝo de malpli ol 53 li mortis pro korinfarkto kaj estis entombigita sub anonima ŝtono. Nur en 1964 la ŝtato Konetikuto rekonis liajn meritojn kaj lia tombo estis provizita per deca ŝtono.

Lia naskiĝurbo kreis muzeon pri li, la Deutsches Flugpionier-Museum[1].

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti