Gustave-Henri Jossot

Gustave-Henri Jossot (Abdul Karim Jossot) naskiĝinta en Diĵono, Francio, la 16an de aprilo 1866, mortinta en Sidi Bu Zaid, Tunizio, la 7an de aprilo 1951, estis desegnisto, karikaturisto, pentristo, afiŝisto kaj verkisto.

Gustave-Henri Jossot
Persona informo
Naskiĝo 16-an de aprilo 1866 (1866-04-16)
en Diĵono
Morto 7-an de aprilo 1951 (1951-04-07) (84-jaraĝa)
en Sidi Bou Said
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Okupo
Okupo karikaturisto • pentristo • bildliteraturisto • dezajnisto • ilustristoverkisto
vdr

Vivo redakti

Naskiĝinta en burĝa diĵona familio, orfo en la aĝo de tri jaroj, li tre frue ribelis kontraŭ sia denaska medio. Ekde 1894 li ellaboris propran desegnan stilon, influitan interalie de la simbolistoj, de la mezepokaj enlumumaĵoj kaj de la japana pentroarto.

En 1896 abrupte mortis lia nura filino. Li de tiam frontos pli kaj pli akran deprimiĝon.

Ekde 1897, li ekfamiĝis per trideko da reklamaj afiŝoj, sed forlasis ĉi tiun fakon tuj kiam lia materia situacio tion ebligis, interlie post duobla heredaĵo kiu ebligis al li daŭrigi la verkadon sendepende de materiaj problemoj.

Fidela kunlaboranto de la satira gazeto "l'Assiette au beurre", li tie akre karikaturis militistojn, ekleziulojn, burĝojn kaj eĉ artistojn kaj framasonojn. Li ankaŭ ne hezitis primoki siajn liberecanajn amikojn. Dum tiuj jaroj li ankaŭ kunlaboris al esperantista gazeto: unu el liaj desegnoj aperis kovrilpaĝe de Internacia Socia Revuo en 1907.

Liaj verkoj estis diversloke ekspoziciataj inter 1896 kaj 1921.

Naŭzita de la okcidenta civilizo, li en 1911 instaliĝis definitive en Tunizio, kiun li plurfoje vizitis kun sia edzino por kuraci sian deprimiĝon.

En 1913, li spektakle konvertiĝis al Islamo kaj eknomiĝis Abdul Karim Jossot. Li sekvis la instruojn de la ŝejko Ahmad al-Alawi survoje al sufismo, sed ankaŭ pri tio seniluziiĝis, kaj revenis al okcidenta vestostilo, kvankam li neniam reiris al Francio.

Reeĥoj de lia verkaro redakti

En 2011, la pariza urbodomo dediĉis al li ekspozicion en grava belarta ekspoziciejo. [1].

Verkoj redakti

  • Artistes et bourgeois, Vingt-quatre compositions par Jossot, antaŭparolo de Willy, Boudet éditeur, Parizo, (ĉirkaŭ 1896).
  • 'Minces de trognes (Paris: Hazard, 1896)
  • Jockey-Club Sardines (1897)
  • Viande de Bourgeois (Paris: Louis Michaud, 1906)
  • Le fœtus récalcitrant, Éditions Finitude, Le Bouscat, France, 2011 isbn= 978-2-912667-86-1.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti