Gustave Moreau

franca pentristo

Gustave MOREAU (naskiĝinta la 6-an de aprilo 1826 en Parizo, mortinta la 18-an de aprilo 1898 samloke) estis franca pentristo.

Gustave Moreau
Persona informo
Gustave Moreau
Naskiĝo 6-an de aprilo 1826 (1826-04-06)
en Parizo
Morto 18-an de aprilo 1898 (1898-04-18) (72-jaraĝa)
en Renno
Tombo Tombejo de Montmartre vd
Etno Francoj vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Nacia Altlernejo de Belartoj vd
Familio
Patro Louis Moreau vd
Profesio
Okupo skulptisto • pentristo vd
Laborkampo pentrado vd
Aktiva en ParizoItalioParizoRomoFlorencoMilanoVenecioFlorencoRomoNapoloParizoBelgioNederlandoParizoReĝlando de Nederlando vd
Verkado
Verkoj Apollo and The Nine Muses ❦
Oedipus and the Sphinx ❦
Orphés ❦
Salome ❦
Hercules and the Lernaean Hydra ❦
L'Apparition (Moreau, c.1875) vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Moreau estis disĉiplo de Théodore Chassériau kaj faris multajn bildojn kun literaturaj kaj mitologiaj temoj kiujn li simbolismigis riĉe je fantazio. Unu el liaj plej konataj verkoj estas la akvarelo Apparition (1876, Louvre, Paris), sceno el la legendo pri Salomeo. Tiu virino ne malofte aperas en la moreau-a verkaro.

La verko Oedipe et le Sphinx (1864, Metropolitan Museum, Novjorko), provo unuigi ĉiujn mitojn de la homaro en ununuran bildon, furoris kaj provokis multajn debatojn.

 
La verko Apero de Moreau.

Graveco redakti

La adeptoj de Faŭvismo taksis Moreau unu el iliaj antaŭuloj. Ne antaŭ la 1961-a jaro Moreau denove konatiĝis per ekspozicio en Parizo post jardekoj de falo al forgeso; dum la vivo li jes ja estis konata persono. Liaj plej gravaj bildoj troviĝas en la Nacia muzeo Gustave Moreau en la iama domo kaj ateliero de la artisto en la franca ĉefurbo. Instruante en maniero liberala kaj nedoktrinema ĉe la Altlernejo de la belaj artoj en Parizo li ege influis multajn artistojn de la 20-a jarcento, el kiuj menciindas i.a. Henri MatisseGeorges Rouault.

Famaj verkoj redakti

Literaturo redakti

  • Paul Bittler: Catalogue des dessins de Gustave Moreau. Réunion des musées nationaŭ, Paris 1983, ISBN 2-7118-0213-2.
  • Pierre-Louis Mathieu: Gustave Moreau. Leben und Werk mit Oeuvre-Katalog. Kohlhammer-Verlag, Stuttgart 1976, ISBN 3-17-002523-6.
  • Victor Segalen: Gustave Moreau. Maître imagier de l'orphisme. Bibliothèque Artistique, Paris 1984.

Eksteraj ligiloj redakti