Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Gustaf Vasa

Gustavo la 1-a de Svedio, Gustavo Vasa, svede Gustav I, Gustav Vasa, (kun variaj literumoj: GustavGustaf, VasaWasa), denaske Gustav Eriksson (naskiĝis la 12-an de majo 1496, mortis la 12-an de septembro 1560), estis reĝo de Svedio ekde 1523 ĝis sia morto (la unua reĝo el la dinastio Vasa).

Gustavo Vasa
Reĝo de Svedio
Persona informo
Gustav I. Wasa
Naskonomo Gustav Eriksson
Naskiĝo 12-an de majo 1496 (1496-05-12)
en Lindholmens
Morto 29-an de septembro 1560 (1560-09-29) (64-jaraĝa)
en Tre Kronor Castle
Tombo Upsala Katedralo vd
Religio luteranismo vd
Lingvoj sveda vd
Ŝtataneco Svedio vd
Alma mater Universitato de Upsalo vd
Subskribo Gustavo Vasa
Familio
Dinastio Dinastio Vasa vd
Patro Erik Johansson Vasa vd
Patrino Cecilia Månsdotter vd
Gefratoj Margareta Eriksdotter Vasa vd
Edz(in)o Katarina de Saksio-Laŭenburgo • Margaret Leijonhufvud • Catherine Stenbock vd
Infanoj Eriko la 14-aJohano la 3-a de Svedio • Catherine Vasa of Sweden • Princess Cecilia of Sweden • Magnus, Duke of Östergötland • Anna of Sweden • Princess Sophia of Sweden • Princess Elizabeth of Sweden • Karolo la 9-a vd
Profesio
Okupo monarkopolitikisto vd
Reĝo de Svedio
Dum 15231560
Antaŭulo Kristiano la 2-a (Danio)
Sekvanto Eriko la 14-a
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

La patro de Gustavo Vasa estis unu el la masakritoj de la stokholma sangobano en 1520, kie la dana reĝo Kristiano la 2-a murdigis grandan parton de la stokholma nobelaro. Post tio Gustavo provis kontraŭbatali Kristianon. Laŭ legendo, li fuĝis al Dalekarlio (vidu: Vasa-kuro) kaj alvokis la dalekarlianojn kune ribeli kontraŭ la dana reĝo. La ribelo sukcesis, Kristiano estis forpelita de Svedio, kaj Gustavo fariĝis sveda reĝo.

Armaĵo por Gustavo la 1-a farita de Kunz Lochner, ĉirkaŭ 1540. Havaĵo de Livrustkammaren.

Dum sia regado li interalie apartigis Svedion de la katolika eklezio kaj establis luteranismon, organizitan en la Eklezio de Svedio.

Lia regado, komencita kiel ribelo kontraŭ la unio-reĝo Kristiano la 2-a post la sangobano de Stokholmo, markis la finon de la Kalmara unio. Gustavo apartenis al la dinastio pli malfrue nomita Vasa, kiu tra li fariĝis la unua reĝa dinastio reganta unuigitan Svedion kiel heredan reĝlandon. Karakteriza por lia regado estis la kreado de forta centrigita regado en la tuta lando, kun efika burokratio kaj evangelia ŝtateklezio fondita sur la skolo de Luther.

La rolon de Gustavo en la estigo de sveda hered-monarkio oni hodiaŭ konsideras kiel la fondiĝo de la moderna nacio-ŝtato Svedio, kaj la 6-a de junio – la dato kiam la parlamenta asembleo en Strängnäs elektis lin reĝo en 1523 – estas la nacia tago de Svedio. Poste, precipe ekde la malfrua 19-a jarcento, li estis altigita al landa patro kaj tiel li iĝis grava nacia simbolo.

El moderna historia vidpunkto, oni pli kritike analizis Gustavon la 1-an, kie oni substrekis kiel li kun brutalaj metodoj kaj intensa propagando fortigis sian regpovon kaj forigis oponantojn. La historiisto Lars-Olof Larsson emfazis, ke Gustavo kun malkompatemo kaj avido de regpovo kombinite kun politika lerteco grandparte kondutis sin laŭ la principoj por solidigo de regpovo formulitaj de la politika renesanca filozofo Niccolò Machiavelli – jen aspekto pri kiu la sveda historioskribado ofte silentis.

Kreskado redakti

Familia origino redakti

Gustavo estis filo de kavaliro kaj membro de la regna konsilantaro Erik Johansson de kastelo Rydboholm kaj Cecilia Månsdotter de la dinastio Eka. Kaj lia patra avo kaj ties patro estis kaj kavaliroj kaj regaj konsilistoj. La dinastion eblas spursekvi al 14-a-jarcenta uplanda malalta nobelaro, kaj la familio relative malfrue gajnis rangaltiĝon al alta nobeleco tra la patro de la avo de Gustav, la ministro aŭ seneskalo (svede drots) Kristiern Nilsson, kaj ties frato.

La priskriboj de Erik Johansson en variaj fontoj kun variaj tendencoj prezentas lin kun nuanco de ridindeco. Malgraŭ lia alta pozicio, la ekzistantaj atestoj ŝajne montras ke ”kredeble li estis neordinare malforta ekzemplero en sia brila dinastio”, laŭ la esprimo de personhistoriisto Hans Gillingstam. Eĉ la nevino de Erik Johansson mem, Birgitta Kristiernsdotter, karakterizis lin kiel ”simplamensulo” (en simpel och enfaldig man).

La familiaj rilatoj de Erik Johansson tamen por sia tempo estis optimalaj kun la regnestro Sten Sture la maljuna kiel patrinflanka onklo, kaj kun la patrina avino duonfratino de la reĝo Karl Knutsson. Erik plue tra sia edziĝo kun Cecilia Månsdotter, filino de la rega konsilisto Måns Karlsson, estiĝis bofrato kun la regnestro Sten Sture la juna – kies edzino estis Kristina Nilsdotter de la dinastio Gyllenstierna, duonfratino de Cecilia. Tiu familia rilato verŝajne estis gvida en la karierplanado por la juna Gustavo.

Tra sia patra avino, Birgitta Gustavsdotter de dinastio Sture, Gustavo devenis de la reĝo Sverker la pli juna (regado 1196–1208). Tiel li ja havis reĝajn parencojn, eĉ se tre malproksime.

De la sep gefratoj de Gustavo, kvar mortis junaĝaj kaj du mortis en dana kaptiteco. La fratino Margareta Eriksdotter edziĝis en 1516 kun Joakim Brahe, kiu estis ekzekutita en la Stokholma sangobano la 8-an de novembro 1520. En tiu geedzeco naskiĝis la filo Per Brahe la pli aĝa, poste regna konsilisto kaj grafo, avo de Per Brahe la pli juna. Margareta edziĝis duan fojon en 1525 kun la grafo Johan de Hoya kaj Bruchhausen.

La fruaj jaroj redakti

Gustavo kredeble naskiĝis la 12-an de majo 1496 en la bieno de Lindholmen en Orkesta (en hodiaŭa komunumo de Vallentuna) en Uppland. Ankaŭ la kastelon de Rydboholm, proprumita de lia patro, kie Gustavo kreskadis, foje oni listigas kiel la naskiĝlokon. Tamen laŭ informo la familio kiam li naskiĝis estis en la bieno de Lindholmen, ankaŭ tiu propraĵo de la familio. La gepatroj de Gustavo plue proprumis la bienon de Eka, la origino-bieno de la dinastio Eka. La antaŭnomon Gustavo kredeble heredis de la patrinoflanka avo de sia patro: Gustav Anundsson Sture.

Laŭ la kroniklo de Peder Svart – skribita pro komisio de Gustavo – Gustavo estis sendita 13-jaraĝa al Universitato de Upsalo por studoj, interalie la latina kaj la germana. Oni kredas ke li restis tie apenaŭ du jaroj. Gustavo forlasis la lernejon permanente, en furiozo post puno de lia dana instruisto, ”profesoro Ivar”. Onidire, li altrudis sian ponardon tra la lernolibro kaj diris: "Mi kuraĝas doni al vi kaj via lernejo milon de diabloj."

Ĉar aliaj fontoj ŝajniĝas ke liaj scioj pri la latina malbonis, malcertas kiom li vere faris universitetajn studojn (la latina estis lernolingvo ĉe la universitato). Post la restado en Upsalo li estis sendita al la kortego de lia familiano, riksestro Sten Sture la juna, por edukado en praktikaj aferoj, kiel kortegaj moroj, etiketo kaj skermo. Li ankaŭ trairis iaspecan oficir-edukadon.

Laŭ tradicia historioskribado Gustavo supozeble komencis partopreni en la tiamaj politikaj eventoj, kaj montris ’pruvo de viraĵo’ en la batalo ĉe Vädla (ĉe la nuntempa ponto de Djurgården en Stokholmo) en 1517 kaj en la batalo ĉe Brännkyrka 1518. La ofta informaĵo ke li portis la regna standardo en la laste menciita batalo tre malcertas. Ĝi venas de frazo en la kroniklo de Peder Svart, forstrekita de la aŭtoro mem. Portado de la regna standardo kutime estis honora tasko por bone meritita kavaliro, ne por malsperta varleto kiel Gustavo. La asertoj pri la postsekvo de la batalo estas pli kredeblaj. Reĝo Kristiano la 2-a de Danio kaj la Kalmara unio suĝestis ke se Sten Sture sendis aron de garantiuloj koncistante de kvin de liaj plej gravaj viroj, Kristiano elŝipiĝus kaj intertraktus ĉe la pregejo de Österhaninge sur Södertörn. Kiam Kristiano ricevis la garantiularo, li tamen ŝipiris hejmen portante ĝin al Danio, tio estas kun Olof Ryning, Hemming Gadh, Göran Siggesson (Sparre), Lars Siggesson (Sparre), Bengt Nilsson (Färla) kaj Gustavo, la plej juna ĉe 22 jaroj.

Post arivo en Danio, Gustavo estis en kaptiteco en Kalø kastelo, nordoriente de Århus en orienta Jylland. Dum la kaptiteco, Gustavo provis venki la garantiuloj al sia flanko. Li sukcesis kun Olof Ryning, Hemming Gadh kaj Göran Siggesson, sed la aliaj rifuzis. En septembro 1519 Gustavo sukcesis fuĝi al Lübeck, sed nur post ok monatojn estis okazo por lin reveni al Svedio. Intertempe, Kristiano venkis Sten Sture en la batalo sur la glacio de Åsunden la 19-an de januaro 1520. Post la morto de Sten Sture la 3-an de februaro 1520, la sveda opozicio kontraŭ la dana reĝado mankis estron.

La ribelo kontraŭ Kristiano la 2-a redakti

Kiam Gustavo Vasa alteriĝis ĉe Stensö kabo sude de Kalmaro la 31-an de majo 1520, Kristiano la 2-a ankoraŭ ne estis malkontestita registo de Svedio. La du ĉefaj fortikaĵoj en la lando, Stokholmo kaj Kalmar, kaj Gustavo estis bone akceptita de la komandanto de la kastelo de Kalmaro, Anna Eriksdotter (Bielke). Laŭ la kroniklo de Peder Svart – tio estas la propagando mendita de Gustavo mem – la fantoj en Kalmaro estas malvenkismaj kaj minacis mortigi Gustavon kiam li postulis daŭran resiston. Gustavo laŭ tio fuĝis de Kalmaro kaj sensukcese daŭre provis konvinki la kamparanojn al rezisto. La priskribo tamen ne estas kredinda, pro tio ke Kalmaro kapitulacis nur tri monatojn post lia fuĝo.

Evidente, Gustavo ankaŭ ne provis kontakti la aliaj kasteloj kiuj rezistis Kristianon (krom Stokholmo ankaŭ Nyköping kaj Stegeborg). Kion li faris dum la somero de 1520 malklaras. Eble li kaŝis sin en Småland, atendante la proksime venontan pacon. Kiam li eksciis pri ĝin li estis en la ĉirkaŭaĵoj de Eksjö.

La 3-an de junio, Kristiano la 2-a kunvokis parlamentan asemblon en sia tendaro ekster la muroj de Stokholmo por negoci kun la svedoj. La 5-an de septembro oni interkonsentis. Ĉio estos forgesita, ĉiuj kaptitoj kaj ribelantoj estos liberigitaj kaj amnestiitaj. La vidvino de Sten Sture la plijuna, Kristina Nilsdotter (Gyllenstierna), kiu gvidis la defendon de Stokholmo kontraŭ la danoj, ricevus kastelon Hörningsholm ĉe insulo Mörkö, la tutan insulon Muskö en feŭdo – ambaŭ ekster Stokholmo – kaj la kastelon Tavastehus en Finnlando. La 7-an de septembro reĝo Kristiano kondukis sian eniron de Stokholmo, kie la sonoriloj de ĉiuj preĝejoj sonoris por festi la novan reganton de la urbo. Baldaŭ tamen evidentiĝis ke liaj intencoj estis ĉio krom amikaj.

Post lia alveno en Södermanland, kie li en septembro vizitis sian bofraton Joakim Brahe kaj estis permesita vivi en kastelo Tärnö nordokcidente de Nyköping, Gustavo lernis ke ankaŭ Stokholmo kapitulis al Kristian. Brahe estis vokita al la kronado de Kristiano en Stokholmo. Gustavo vane avertis lin vojaĝi tien. La 4-an de novembro, Kristiano la 2-a estis kronita reĝo de Svedio fare de la reinstalita ĉefepiskopo Gustav Trolle, kaj dum la 8-an ĝis la 9-an de novembro, Joakim Brahe, la patro de Gustavo, kaj proksimume okdek aliaj estis ekzekutitaj en la Stokholma sangobano.

 
Rävsnäs reĝo-bieno, tamen kun pli malfrua domo de la 18-a jarcento

Gustavo Eriksson pluiris al sia patro-bieno Rävsnäs proksime de Mariefred en Södermanland, kie li atendis dum ia tempo. En Mariefred, li vizitis la antaŭan ĉefepiskopon Jakob Ulvsson por peti konsilojn. La ĉefepiskopo promesis skribi al la regna koncilaro kaj akiri "solidan asekuron" por Gustavo. Tiam, en novembro, informo pri la Stokholma sangobano atingis Gustavo en Räfsnäs. Lia patro, du el liaj onkloj kaj pluraj aliaj parencoj estis ekzekutitaj – tri el liaj fratinoj, lia patrino kaj lia avino estis enprizonigitaj en la Blua turo de la kastelo Kopenhago. Ĉiuj liaj bienoj estis konfiskitaj, kaj la danoj serĉis lin tra la tuta lando.

Vidu ankaŭ redakti