Gusztáv HEINRICH [gustAv hejnriĥ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Heinrich Gusztáv estis hungara literaturhistoriisto, profesoro, instruisto, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio, membro de Societo Kisfaludy.

Gusztáv Heinrich
Persona informo
Naskiĝo 17-an de marto 1845 (1845-03-17)
en Peŝto
Morto 7-an de novembro 1922 (1922-11-07) (77-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Ŝtataneco Aŭstrio-HungarioHungario
Okupo
Okupo historiisto
vdr
Gusztáv Heinrich

Gusztáv Heinrich naskiĝis la 17-an de marto 1845 en Pest (urbo). Li mortis la 7-an de novembro 1922 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Gusztáv Heinrich frekventis mezlernejon en Pest, universitatojn en Lejpcigo kaj Vieno. Li ekinstruis en luterana gimnazio en Pest en 1867. Inter 1873-1905 li instruis en la Universitato de Budapeŝto, kie post jaroj li atingis la rangon ordinara profesoro. Li estis dekano, poste rektoro en 1903. Li studvojaĝis al Germanio, Italio, Francio, Svislando, kie li studis la edukadon. Li multe okupiĝis pri hungara kaj germana literaturoj.

Verkaro (elekto) redakti

  • Deutsche Verslehre 1869
  • Német olvasókönyv középiskolák számára (Germana lernolibro por mezlernejanoj) 1873-1877, 1894
  • Bánk bán a német költészetben (Bánk (banuso) en la germana poezio) 1879
  • A német irodalom története. I. (Historio de la germana literaturo 1-a parto); 2-a parto en 1889
  • A német irodalom rövid története középiskolák számára (Mallonga historio de la germana literaturo por mezlernejanoj) 1889

Fontoj redakti