Gusztáv Moesz [gustAv moes], laŭ hungarlingve kutima nomordo Moesz Gusztáv estis hungara botanikisto, fungosciencisto, instruisto, profesoro, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio (1945). Liaj nobelaj antaŭnomoj estis levkóczi kaj késmárki.

Gusztáv Moesz

Gusztáv Moesz [1] naskiĝis la 21-an de oktobro 1873 en Hungara reĝlando en Körmöcbánya (nuntempa Kremnica en Slovakio). Li mortis la 8-an de decembro 1946 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Gusztáv Moesz frekventis universitaton en Budapeŝto, poste samloke li estis helpanto de József Sándor Krenner inter 1895-1899. En 1899 li instruis en Transilvanio, poste en 1906 li ricevis postenon en Hungara Nacia Muzeo. Li doktoriĝis en la universitato en 1907. Li profesoriĝis en 1915. Li pluinstruis dum la Hungara Sovetrespubliko, tial poste li ne rajtis instrui. En 1934 li pensiuliĝis. Dum sieĝo de Budapeŝto en 1945 lia loĝejo kune kun la biblioteko kaj kolektaĵo plene neniiĝis.

Memorigiloj redakti

Kelke da bestoj kaj kreskaĵoj prenis la nomon de Moesz, ekzemple Moesziomyces bullatus, Eriophyes moeszi

Verkaro (elekto) redakti

  • Brassó állóvizeinek mikroszkopikus növényzete (1902)
  • Adatok Bars vármegye flórájához (1911)
  • Magyarország gombaflórája – Fungi Hungariae I–IV. (1925–1941)
  • A házigomba és az épületek elgombásodása (1934)
  • A Kárpát-medence üszöggombái (1950)

Fontoj redakti