Guttannen

komunumo de Svislando


Guttannen estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Oberhasli kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Interlaken-Oberhasli en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 310 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Guttannen
Blazono de Guttannen
Blazono de Guttannen
Blazono de Guttannen
Lernejo de Guttannen
Lernejo de Guttannen
Lernejo de Guttannen
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Interlaken-Oberhasli
Malnova distrikto ĝis 2009 Oberhasli
Koordinatoj  46° 39′ 22″ N 8° 17′ 13″ O / 46.65611 °N, 8.28694 °O / 46.65611; 8.28694 (mapo)Koordinatoj: 46° 39′ 22″ N 8° 17′ 13″ O / 46.65611 °N, 8.28694 °O / 46.65611; 8.28694 (mapo)
Nombro de loĝantoj 310
Areo 200,79 km²
Alteco 1057 m super marnivelo
Poŝtkodo 3864
Komunumkodo 0782
Mapo de Guttannen
Mapo de Guttannen
Mapo de Guttannen
vdr

Geografio redakti

Guttannen situas en la supra parto de Berna Oberlando. La komunuma teritorio etendiĝas ĝis la kulmino de Grimselpasejo. Oriente de Guttannen situas la kvar grandaj Arglaĉeroj (Supra Ar-Glaĉero, Suba Ar-Glaĉero, Laŭterar-Glaĉero kaj Finsterar-Glaĉero), el kiuj fontas la Aro la plej granda kaj akvoriĉa rivero de Svislando. La komunumo konsistas el la du vilaĝoj Guttannen kaj Boden kaj diversaj izolitaj bienoj kaj alpopaŝtejoj.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 200,79 km², de kiuj 9,3% estas kovritaj de arbaro, 3,8% servas por agrikulturo kaj 0,5% por setlado. La resto, do pli ol 86% de la komunuma teritorio estas altmontara dezerto kun glaĉeroj kaj firnoj. [1]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Guttannen limas en nordo al Innertkirchen, en nordoriento al Gadmen, en sudoriento al Obergoms (VS), en sudo al Münster-Geschinen (VS), en sudokcidento al Fieschertal (VS) kaj en okcidento al Grindelwald.

Trafiko redakti

Tra Guttannen pasas la kantona ĉefvojo n-ro 6 de Interlaken trans Grimselpasejo al Obergoms. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A8 situas 15 kilometrojn norde, norde de Meiringen. Per poŝtaŭtolinio al Meiringen la komumo estas konektita al la publika transportreto. Dum la someraj monatoj de la 16-a de junio ĝis la 7-a de oktobro la poŝtaŭtolinio plukondukas trans Grimselpasejo al Kantono Valezo.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Guttannen datiĝas el la jaro 1377 kiel Guotentannon. Dum mezepoko Guttannen apartenis al la imperia Voktejo Hasli, kun kiu ĝi en la jaro 1334 fariĝis havaĵo de la urbo Berno. Dum la tempo de la Helveta Revolucio de 1798 ĝis 1803 Guttannen apartenis al la Kantono Oberlando, ek de 1803 ĝi formis parton de la distrikto Oberhasli, kiu en la jaro 2010 estis integrita al la administra distrikto Interlaken-Oberhasli.[2]

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti