Guty

Guty (germane Gutty) estas vilaĝo en Ĉeĥio, katastra teritorio kaj parto de urbo Třinec en distrikto Frýdek-Místek. Guty estis alligita al Třinec en la jaro 1980. En la jaro 2021 ĉi tie daŭre vivis 836 loĝantoj.

Guty
germane Gutty
vilaĝo
Ligna preĝejo de Dia Korpo en la jaro 2013
Oficiala nomo: Guty
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Moraviasilezia regiono
Distrikto Distrikto Frýdek-Místek
Administra municipo Třinec
Historia regiono Silezio
Parto de Teŝinio
Montaro Moraviasileziaj Beskidoj, Subbeskida montetaro
Domoj 234 2011
Situo Guty
 - koordinatoj 49° 38′ 57″ N 18° 35′ 47″ O / 49.64917 °N, 18.59639 °O / 49.64917; 18.59639 (mapo)
Katastro 9,47 km² (947 ha) Guty
Loĝantaro 836 (2021)
Denseco 88,28 loĝ./km²
Unua skribmencio 1305
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 739 55
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Guty
Portalo pri Ĉeĥio

Guty estas ankaŭ nomo de katastra teritorio kun areo 9,47 km².

Guty estas submontara vilaĝo troviĝanta en cismontaro de Beskidoj. El supra parto de Guty estas belvido al la ĉirkaŭa pejzaĝo, ekz. al Český Těšín, Ropice, Smilovice, NeboryTřinec, eventuale ĝis montopintoj de ĉeĥa flanko de monto Granda Ĉantorijo.

Historio redakti

Municipo Guty estiĝis jam antaŭ la jaro 1305, kiam ekzistas pri ĝi konfidemaj informoj el listo de dekonaĵoj de vroclava episkopo. Pri tio, kiel estiĝis la nomo de municipo, oni disputas. Ekzistass kelke da eblecoj. Plej granda parto de etimologoj kliniĝas al opinio, ke ĝis tiu tempe sennoma vilaĝo transprenis la nomon post sia posedanto Jan Guth z Dětmarovic, kiu ricevis ĝin kiel donaco de teŝina princo fine de la 14-a aŭ komence de la 15-a jarcento. Sed la plej verŝajna estas teorio de silezia historiisto de pola deveno Franciszek Popiołek, kiu konjektas, ke Guty estis fondita de iu el teŝinaj germanlingvaj urbanoj kaj ĝi estis nomita fare de li per malnovgermana vorto Guth.

En plua mencio al la jaro 1459 estas en Guty menciata muelejo. Pri tio, ke temis pri malgranda vilaĝeto, donas informon urbario el la jaro 1557, kiam ĉi tie vivis nur 13 dometaristoj kun siaj familioj. Iam en tiu ĉi tempo gutananoj konstruis lignan preĝejon de Dia Korpo, kiu apud vojo ĝis Nebory situis ĝis la jaro 2017, kiam ĝi forbrulis.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869836
1880812
1890842
1900817
1910832
1921826
JaroLoĝantoj
1930840
1950779
1961815
1970752
1980727
1991690
JaroLoĝantoj
2001695
2011759
2021836

Kulturo redakti

Eklezio redakti

En Guty situis ligna katolika preĝejo de Dia Korpo el la 16-a jarcento (ĝis la jaro 1654 evangelia) kun katolika tombejo. Nokte el la 1-a je la 2-a aŭgusto 2017 ĝi estis intence bruligita kaj ĝi komplete forbrulis. Plu ĉi tie troviĝas preĝejo de Silezia eklezio evangelia de aŭgsburga konfesio (solene konsekrita ĝi estis la 12-an de aŭgusro 1923), apud kiu ekzistas paroĥa korpuso, kaj evangelia tombejo en Guty.

Cetera redakti

En Guty agadas loka asociiĝo de Pola kulture-eduka asocio (PZKO) kaj Asocio de volontulaj fajroestingistoj (fondita en la jaro 1909).

Pluaj fotoj redakti