Guzlio (ruse гусли) estas antikva rusa muzikilo apartenanta al la familio de plukinstrumentoj, per kiu songenerado aperas per fingropinĉado. Etimologio de la rusa vorto "Gusli" signifas streĉita kordo de la pafarko "Gusla". Aldoninte resonancan skatolon oni aperigis la primitivan muzikilon. Ĝin oni preferis fari el kavigita ligno de seka piceo aŭ platanacero.

Guzliistoj pentris Viktor Vasnecov en 1899.

Specoj redakti

  • Helmoforma guzlio (ruse шлемовидные гусли). Ĝin muzikisto (guzliisto ruse гусляр) tenas sur siaj genuoj horizontale. La maldekstra mano malaktivigas la neuzatajn kordojn dum la dekstra mano ludas sur ĉiuj kordoj. Ties kvanto estas kutime de 10 ĝis 30.
  • Aloforma guzlio (ruse крыловидные гусли) havas de 5 ĝis 14 kordojn faritajn el preparitaj intestoj aŭ metalaĵoj agorditaj sur la ŝtupoj de la diatonaj skaloj ventumilforme. La instrumento dum ludado estas tenita vertikale, kies malsupra fino troviĝas sur la genuo aŭ talio de muzikisto. Ĝi havas malantaŭe truon, en kiun la mano estas enmetita.

Oni povas ludi la guzlojn sidante aŭ starante. Dum procesio ili pendas sur ŝnuro aŭ rimeno.

  • Klavoforma guzlio (ruse клавирообразные гусли) aperis en la 19-a jarcento. Ili estas plej masivaj kaj reale neporteblaj uzataj ĉefe en orkestroj de popolaj muzikiloj kiel akompananta instrumento por ludi akordojn. Maldekstremana artisto premas klavon kaj per la dekstra pinĉas kordojn uzante/neuzante ledan plektron.

Nuntempe redakti

Nuntempe intereso al la guzlioj en Ruslando signife kreskis. Aperis modernaj guzliistoj - rakontantoj kaj eĉ ensembloj, kiuj celas restarigi antikvan tradicion ludi guzliojn kaj kanti akompanante sin per la muzikilo.

Literaturo redakti

  • Фаминцын А.С. Гусли: русский народный музыкальный инструмент. — СПб., 1890 (Famincin A.S. "Guzloj: rusa popola muzikilo" -Sankt-Peterburgo, 1890;
  • Вертков К.А. Русские народные музыкальные инструменты. — Л.: Музыка, 1975. (Vertkov K.A. "Rusaj popolaj muzikiloj" - Leningrado, eld."Muzika", 1975;

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti