La gvidpova akto (1534) estigis la anglikanan eklezion.

Ĝi estis parlamenta akto de novembro 1534 per kiu formale rompiĝis la aŭtoritato de la papo en Anglio. La akto deklaris ke Henriko la 8-a kaj ties reĝaj sekvontoj estas "la sola superegulo de la eklezio en Anglio". La akto ebligis Henrikon nuligi sian edziĝon al Katerino de Aragono, tion kion la papo malpermesis. Tamen ĝi ankaŭ preparis la vojon por la anglikana speco de protestantismo, kaj por la abolicio de monaĥejoj kaj la forpreno de ties riĉaĵoj.

En 1554 Maria la 1-a, kiu favoris romkatolikismon, revokis la akton, sed ŝia sekvanto Elizabeto la 1-a releĝdonis ĝin.

Per la akto, la angla eklezio iĝis forte ligata al la angla registaro, kaj oni persekutis homojn kiuj ne konformis al la reguloj de la anglikana eklezio aŭ kiuj ne akceptis la aŭtoritaton de la monarĥo kiel estro de la eklezio. Tial suferis kaj romkatolikoj kaj multaj protestantoj. Dum la 17-a jarcento disputoj pri la provoj de la anglikana eklezio estis inter la kialoj de la angla enlanda milito.