Gvineaj montarbaroj
La gvineaj montarbaroj estas tersupraĵa ekoregiono el la afrik-arbara ekoprovinco de la afrotropisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome ĝi estas ekoregiono kiu apartenas al tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj de la montara zono de Okcidentafriko.
Gvineaj montarbaroj | ||||
---|---|---|---|---|
ekoregiono | ||||
ekoregiono laŭ Monda Natur-Fonduso • ekoregiono [+] | ||||
|
||||
Ĝi konstituas, kune kun la orient-gvineaj arbaroj kaj la okcident-gvineaj malaltaĵaj arbaroj, la tutmondaj 200-regionon nomita gvineaj humidaj arbaroj kaj situas en biodiverseco-riĉaĵejo "Gvineaj arbaroj de Okcidentafriko" laŭ la organizaĵo Naturprotekto Internacie.
Priskribo redakti
La ekoregiono okupas 31 100 kvadratajn kilometrojn en diversaj montarmasivoj de Ebur-Bordo, Gvineo, Liberio kaj Sieraleono: Loma-Monto, kaj Tingi-Monto en Sieraleono, la masivoj de Simandú, Ziama kaj Futa Ĝalon en Gvineo, Dutova-Monto en Liberio, Peko-Monto kaj Man-Masivo en Ebur-Bordo, kaj Monto Nimbao, apud la landlimo inter Liberio, Gvineo kaj Ebur-Bordo.
La ekoregiono leviĝas super la gvinea arbara-savana mozaiko, en la nordo, kaj la okcident-gvineaj malaltaĵaj arbaroj, en la sudo.
Flaŭro redakti
Faŭno redakti
Endemioj redakti
Oni nombras tridek kvin endemiajn plantospeciojn kaj dek kvin vertebrulojn; kelkaj el ili estas limigitaj al unu sola montarmasivo, kiel la orkideo Rhipidoglossum paucifolium kaj la anuro Nimbaphrynoides occidentalis de Monto Nimbao.
Minacoj kaj konservado redakti
La ekoregiono estas krize endanĝerigita. La situacio ne estas klara kaŭze de la seninterrompaj internaj militoj en la regiono.
La Total-Naturrezervejo de Monto Nimbao, en Ebur-Bordo kaj Gvineo, estas proklamita Mondan heredaĵon de Unesko.
Vidu ankaŭ redakti
- Afromontano
- Ekologia klasifiko de la tersupraĵoj
- Konservada stato de ekoregiono
- Listo de ekoregionoj en Ebur-Bordo
Eksteraj ligiloj redakti
- angle Ekoregiono AT0114: Gvineaj montarbaroj (WWF)
- angle Gvineaj montarbaroj (WWF-Wildworld)
- angle Gvineaj montarbaroj (Wildworld) – Nacia Geografia Societo
- angle Gvineaj montarbaroj (The Encyclopedia of Earth)
- angle Gvineaj montarbaroj (Globalspecies) Arkivigite je 2016-03-07 per la retarkivo Wayback Machine
- angle Tutmondaj 200; numero 1 : Gvineaj humidaj arbaroj (WWF) Arkivigite je 2016-11-03 per la retarkivo Wayback Machine
- angle Gvineaj arbaroj de Okcidentafriko (Naturprotekto Internacie)