Gyömrő
Hungaria urbo
Gyömrő [djomrO] estas urbo kaj banloko en Hungario en regiono Meza Hungario, en departemento Pest, en Distrikto Monor.
Gyömrő | |||||
---|---|---|---|---|---|
Hungaria urbo | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 2230 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 20 216 (2023) [+] | ||||
Loĝdenso | 763 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 47° 26′ N, 19° 24′ O (mapo)47.43527777777819.398611111111Koordinatoj: 47° 26′ N, 19° 24′ O (mapo) [+] | ||||
Areo | 26,51 km² (2 651 ha) [+] | ||||
Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Gyömrő [+] | |||||
Situo redakti
Gyömrő situas sur ebenaĵo, laŭ fervojo kaj ĉefvojo Budapeŝto-Nagykáta. Maglód troviĝas 5, Üllő 7, Monor 11, Budapeŝto 31, Nagykáta 32 km.
Historio redakti
La nuna Gyömrő estis loĝata en la kuprepoko kaj bronzepoko. En 1705 Rákóczi persone faris tie viziton kaj revuon. La komunumo estis distriktejo inter 1913-1950. La urbo estas tipa agrara setlejo, sed multe laboras en Budapeŝto. La komunumo havas kuracan lagobanejon. Gyömrő estas urbo ekde 2001.
Vidindaĵoj redakti
- Kastelo de Gyömrő, nun lernejo por mensaj handikapuloj
- katolika copfa Preĝejo de Johano Nepomuka (Gyömrő) el 1777
- Preĝejo Koro de Jesuo (Gyömrő)
- Kalvinana preĝejo (Gyömrő)
- Luterana preĝejo (Gyömrő)
- lago kun somera banejo
Famuloj redakti
En Gyömrő naskiĝis filmisto Aladár Fodor.
Referencoj redakti
Fontoj redakti
- distancoj Arkivigite je 2016-03-04 per la retarkivo Wayback Machine