Gyöngyösfalu [djondjosfalu] estas vilaĝo en Hungario en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Vas (Hungario), en Distrikto Kőszeg. Gyöngyös signifas hungare perla, sed temas pri rojo, kiu estas rapidflua, tial ŝaŭmadas. Oni nomas tion "perla". Falu signifas hungare vilaĝo.

Ĉefstrato kaj preĝejo en Ludad

Bazaj informoj redakti

  • Poŝta kodo: 9723
  • Areo: 10  km²
  • Loĝantaro: 1090

Historio redakti

Gyöngyösfalu konsistas el 4 vilaĝoj. Kispöse kaj Nagypöse unuiĝis en 1928, en 1950 tiu, Ludad kaj Seregélyháza unuiĝis. La vilaĝo(j) situas laŭ la vojo (kaj ankaŭ fervojo) inter Szombathely kaj Kőszeg. Inter Szombathely kaj Kőszeg la vilaĝoj situas dense kaj preskaŭ ili tuŝas unu la alian.

 
Novgotika katolika preĝejo en Pöse

Vidindaĵoj redakti

  • En Pöse omaĝe al Sankta Marteno, konstruiĝis en 1905 en novgotika stilo.
  • En Ludad omaĝe al Sankta Triunuo.
  • Apud la vilaĝo arbara ŝnurglitejo (angle nomata Fun Extreme Canopy) funkcias (la unua en Hungario).

Famuloj redakti

En la iama Pöse naskiĝis kanuisto Tibor Tatai.