Gyöngyösmellék [djondjoŝmelEk], kroate Meljek estas malgranda vilaĝeto en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Baranya, en Distrikto Szigetvár.

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

Gyöngyösmellék situas sur ebenaĵo, laŭ traira flankovojo, laŭ fervojo Villány-Barcs funkcianta ĝis 2007. Szigetvár troviĝas 13, Sellye 21, Barcs 23, Szentlőrinc 28 km-ojn.

Historio redakti

La unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1536. La loĝantaro dum la turkoj ne senhomiĝis, nur iom malpliiĝis. Ekde 1760 sudslavoj, depost 1800 germanoj pligrandigis la loĝantaron. En 1912 vivis en Gyöngyösmellék 677 homoj en 109 domoj. Inter 1918-1921 armeo de Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj okupis la vilaĝon.

En Gyöngyösmellék migra poŝto servas.

Vidindaĵoj redakti