György Alexits
György ALEXITS [djordj aleksiĉ], hungare Alexits György estis hungara matematikisto, profesoro, instruisto, membro de Hungara Scienca Akademio. Lia patro estis György Alexics (lingvisto).
György Alexits | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 5-an de januaro 1899 en Budapeŝto |
Morto | 14-an de oktobro 1978 (79-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét |
Lingvoj | hungara • germana |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto • Universitato de Graz |
Familio | |
Patro | György Alexics |
Okupo | |
Okupo | matematikisto • instruisto • politikisto |
György Alexits naskiĝis la 5-an de januaro 1899 en Budapeŝto. Li mortis la 14-an de oktobro 1978 en Budapeŝto.
Biografio redakti
György Alexits frekventis mezlernejon, en Budapeŝto, poste li soldatiĝis. Post la 1-a mondmilito li aliĝis al komunistoj kaj li agadis por ili. Post fiasko de la Hungara Sovetrespubliko li rifuĝis al Graz, kie li frekventis universitaton. Hejmenveninta li ne povis instrui pro la komunismaj agadoj, tial li laboris en diversaj institutoj, laborejoj kaj iomete li ĵurnaladis. Baldaŭe li instruis en Rumanio. En 1929 li ricevis la permeson instrui en Hungario. Dum la 2-a mondmilito li batalis kontraŭ la faŝismo, tial li estis trudlaboristo en Dachau kaj Spaichingen. Post la 2-a mondomilito li instruis en gimnazioj kaj li havis diversajn gravajn ŝtatajn postenojn. Inter 1948-1967 li instruis en la universitato. Li ricevis premion Kossuth en 1951, en 1970 kaj 1976 aliajn premiojn.
Verkaro (elekto) redakti
Memorigiloj redakti
- memorpremio ekde 1984
Fontoj redakti
- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Alexits György en la hungara Vikipedio.