György Ambrózy (predikisto)

György Ambrózy [djordj ambrOzi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Ambrózy György estis slovaka hungarlandano, pastro, predikisto, luterana episkopo, teologo, verkisto.

György Ambrózy [1] naskiĝis la 18-an de aprilo 1694 en Alsókubin (nuntempa Dolný Kubín en Slovakio). Li mortis la 5-an de julio 1746 en Csetnek (nuntempa Štítnik en Slovakio).

Biografio redakti

György Ambrózy devenis el malriĉa nobela familio. Li lernis komence en sia naskiĝurbo, poste en diversaj lokoj. En 1715 li estis vicinstruisto, dume li lernis germane kaj hungare. En 1718 li eklernis en akademio de Wittenberg. Post 3 jaroj li volis hejmenveni, sed en Silezio li estis arestita monatojn pro nekatolika predikanto. Fine hejmenveninta li estis instruisto, foje predikisto, sed li tradukis slovaken la Biblion. Inter 1734-1738 li kaŝiĝis, dume oni forprenis la luteranajn kirkojn. En 1741 li estis elektita luterana episkopo.

Li havis edzinon, kiu naskis 8 gefilojn.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • ’’De causis turbarum in ecclesia. Wittebergae’’ (1721)
  • ’’Katechysmus včeni krestanského pro mladež wetsaj y měnsj’’ (1748)
  • ’’Gadro Krestanského evangélického vcenj’’ (1745)

Fontoj redakti