György Apponyi (1808 - 1899)

Hungara politikisto
(Alidirektita el György Apponyi)

Grafo APPONYI György (Pozsony (nuntempa Bratislavo en Slovakio), la 29-an de decembro 1808Éberhárd (nuntempa Malinovo en Slovakio), 28-an de februaro 1899) estis hungara konservativa politikisto, en 1848 ĉefkanceliero de Hungario, korta kanceliero, membro de la Hungara Scienca Akademio (1858). Li klopodis kun aliaj prakonservativaj aristokratoj pri restarigo de la konstitucio de antaŭ 1848.

György Apponyi
Persona informo
Naskiĝo 29-an de decembro 1808 (1808-12-29)
en Bratislavo
Morto 28-an de februaro 1899 (1899-02-28) (90-jaraĝa)
en Malinovo
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Familio
Patro György Apponyi de Nagy-Appony
Patrino Anna Zichy de Zich et Vásonkeö
Frat(in)o Leopoldine Apponyi de Nagy-Appony
Infano Albert Apponyi
Okupo
Okupo politikistodiplomato
vdr
György Apponyi

Li agadis kontraŭ la hungara liberecbatalo de 1848-49 kaj donis sekretajn konsilojn al la aŭstra imperiestro. Li akceptis prezidentecon de hungaraj perfidulaj aristokratoj la 12-an de februaro 1849. Li malfermis en 1861 la parlamentan kunsidon kiel reĝa komisiito. Li estis en 1861-63 landa juĝisto. Li partoprenis en antaŭpreparo de la aŭstra-hungara interkonsento.

Li havis du infanojn: filo Albert Apponyi kaj filino Georgina. Lia nepo estis la samnoma György Apponyi (politikisto).