György Bálint (aktoro)
György Bálint [djordj bAlint], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bálint György estis hungara aktoro, reĝisoro, teatrestro, voĉoaktoro. Lia origina familia nomo estis Beck.
György Bálint | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Beck György |
Naskiĝo | la 20-an de januaro 1906 en Budapeŝto (Hungario) |
Morto | la 16-an de aŭgusto 1995 en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | teatra produktoro |
György Beck [1] naskiĝis la 20-an de januaro 1906 en Budapeŝto, li mortis la 16-an de aŭgusto 1995 en Budapeŝto.
Biografio redakti
György Bálint frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li akiris diplomon en Aktora Lernejo de la Tutlanda Aktora Societo en 1927, sed li jam havis stipendion en 1925 en Teatro Renaissance. Post la diplomo liaj pli gravaj teatraj stacioj estis:
- Nova Teatro (Budapeŝto) (1927–1929)
- Teatro Csokonai (Debrecen) (1929–1930)
- ĉeĥoslovakiaj teatroj en Košice kaj Užhorod por la hungara minoritato (1930–1935)
- Teatro Belvárosi (1935–1938).
Post la 2-a mondmilito li estis ankaŭ reĝisoro de Teatro Madách (1946–1948), en la sekva jaro li estis en Teatro Ifjúsági. Inter 1948 kaj 1951 li instruis en la Teatra Akademio, poste li estis nomumita teatrestro de Nacia Teatro (Szeged). Li estis membro de Nacia Teatro (Pécs) (1953–1957), Teatro Szigligeti (Szolnok) (1957–1959), Teatro Kisfaludy (1959–1960, 1966–1969), Teatro Csiky Gergely (Kaposvár) (1960–1963), Teatro Gárdonyi Géza (1963–1966). Li ricevis premion en 1995.
Elektitaj teatraj roloj redakti
- Imre Kálmán: Ördöglovas - Metternich
- Henrik Ibsen: Vadkacsa - Graaberg
Elektitaj kinaj filmaj roloj redakti
- A szív szava (1937)
- La atestanto (1969)
- Jelbeszéd (1974)
- Kék Duna keringő (1992)
Elektitaj televiziaj filmaj roloj redakti
- Az ember tragédiája (1969)
- A peleskei nótárius (1975)
- Lenkey tábornok (1985)
Elektitaj reĝisoraĵoj redakti
- Ŝekspiro: Romeo kaj Julieta
- George Bernard Shaw: Mrs Warren's Profession
Dubladaj roloj redakti
- en eksterlandaj filmoj hungaraj voĉoj de John Horsley kaj aliaj [2]
Lia libro redakti
- Színészekről szól (1941)
Noto: ŝajnas, li estis judo, sed la fontoj ne menciis ĝin.