BÖZÖDI György, originala familinomo Jakab estis rumanuja hungara verkisto, sociografo, historiisto naskita en Bözöd la 9-a de marto 1913 kaj mortinta en Budapeŝto la 25-an de novembro 1989.

György Bözödi
Persona informo
Naskiĝo 9-an de marto 1913 (1913-03-09)
en Bezid
Morto 25-an de novembro 1989 (1989-11-25) (76-jaraĝa)
en Budakeszi
Lingvoj rumana
Ŝtataneco RumanioHungario
Okupo
Okupo tradukistohistoriistosociologo
vdr

Biografio redakti

György Bözödi havis sian abiturientan diplomon en Kluĵo (1931), poste du jarojn pristudis teologion. Ekde 1933 li pristudis juron kaj filozofion. Liaj poemoj, noveloj aperis en Ellenzék kaj Keleti Újság. Li redaktis en Târgu Mureș la gazeton Székely Szó. Ekde 1935 ĝis 1957 li vivis en Kolozsvár, estis la kunlaboranto de revuo Hitel, ekde 1940 li estis oficisto en la Universitata Biblioteko. Li artikolumis en Pásztortűz, Ellenzék, Erdélyi Helikon, Korunk. Lia historia kaj sociografia verko Székely bánja, (1938) ligiĝis al la vilaĝesplorada movado. En Hungarujo liajn verkojn publikigis Kelet Népe (1941). Li estis unu el la fondantoj kaj redaktoroj de revuo Termés (19421944). En la 1950-aj jaroj li estis kooperativa librotenanto, poste laboris en punkompanio en Danub-delto ĉe konstruadoj. Ekde 1957 ĝis sia pensiuliĝo li estis en Târgu Mureș akademia esploristo (1975). En 1939 li ricevis Baumgarten-premion.

Ĉefaj verkoj redakti

  • Székely emberek, zsidó istenek (Notaĵoj pri sikulaj sabatistojl) (Kolozsvár, 1935);
  • Székely bánja (sociografio, Kolozsvár, 1938, Bp., 1939, Bp., 1985);
  • Romlás (romano., I-II. Bp., 1940);
  • Nyugtalan pásztorok (romano kaj rakontoj, Bp., 1942., Bukarest, 1968);
  • A tréfásfarkas (Fabeloj de János Bágyi, Bp., 1943);
  • Repedt csupor (elb., Bp., 1944);
  • Erdély szabadságharca (1848-1849) a hivatalos iratok, levelek és hírlapok tükrében (bev. Balogh Edgár; Kolozsvár, 1945);
  • Rebi néni feltámadása (nov., Kolozsvár, 1945);
  • Eladó temető (rak., Sepsiszentgyörgy, 1945);
  • Hazafelé (elekt. rak., Marosvásárhely, 1958);
  • Az eszös gyermök (Fabeloj de Bágyi János , Bp., 1958);
  • Nap és árnyék (poemoj, postparolo József Izsák, Bukarest, 1979)
  • Székely századok, 2002.

Fontoj redakti