Grafo BETHLEN György [betlen] estis hungara juristo, politikisto. Li naskiĝis en Koloĵvaro la 23-an de septembro 1888 kaj mortis en Kluĵo la 13-an de septembro 1968.

Biografio redakti

György Bethlen estis vicprezidanto (1924-1926), poste prezidanto de Országos Magyar Párt de 1-a de aprilo 1926 kaj 30-a de marto 1938. Li pristudis juron en Koloĵvaro kaj Sankt-Peterburgo. Li estis renoma advokato de Koloĵvaro. Li estis deputito de rumana parlamento (1926-1927; 1931-1932). Post ĉesigo de politikaj partioj de reĝo Karolo la 2-a (Rumanio) la hungara partio funkciis neoficiale (1938-1944) sub nomo Magyar Népközösség (kun nova estraro Miklós Bánffy kaj Pál Szász). La komunista aŭtoritato konfiskis lian havaĵon.

Fonto redakti