György Bródy [djordj brOdi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bródy György estis hungara akvopilkisto (golulo), olimpiano, olimpika ĉampiono, komerca ataŝeo, negocisto.

György Bródy
György Bródy en 1932
György Bródy en 1932
Persona informo
Naskiĝo 21-an de julio 1908 (1908-07-21)
en Budapeŝto
Morto 5-an de aŭgusto 1967 (1967-08-05) (59-jaraĝa)
en Johanesburgo
Tombo Johanesburgo
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo akvopilkisto
vdr
Memortabulo pri György Bródy

György Bródy[1] naskiĝis la 21-an de julio 1908 en Budapeŝto, li mortis la 5-an de aŭgusto 1967 en Johannesburg.

Biografio redakti

György Bródy naskiĝis en juda familio. Li maturiĝis en gimnazio en 1925 en sia naskiĝurbo, poste li studis en Svislando. Pro la kontraŭjudaj leĝoj dum la 2-a mondmilito li ne povis sportadi, eĉ en la lastaj 2 jaroj li estis trudlaboristo. Depost la milito li estis komerca ataŝeo eksterlande, sed en 1948 li ne venis hejmen, sed en Johannesburg li fondis uzinon pri fadenoj. Li ricevis 2 hungarajn premiojn (1936, 1947). Li mortis abrupte pro kormalsano.

Sporta kariero redakti

Ekde sia aĝo 20 li estis membro de la hungara nacia teamo 74-foje kaj en 1928 li estis hungara ĉampiono. Li estis olimpiano en Somera Olimpiko 1932 kaj Somera Olimpiko 1936 kun po unu oraj medaloj.

Memorigiloj redakti

  • memortabulo en Budapeŝto (2008, vidu la bildon!)

Fontoj redakti

Referencoj redakti