György Fehér (bestokuracisto)

biografio pri hungara bestokuracisto

György Fehér [djordj fehEr], laŭ hungarlingve kutima nomordo Fehér György estis hungara bestokuracisto, altlerneja instruisto.

György Fehér
Persona informo
Naskiĝo 8-an de novembro 1928 (1928-11-08)
en Keszthely
Morto 13-an de januaro 2009 (2009-01-13) (80-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo universitata instruisto • bestokuracisto
vdr

György Fehér[1] naskiĝis la 8-an de novembro 1928 en Keszthely, li mortis la 13-an de januaro 2009 en Budapeŝto.

Biografio redakti

György Fehér maturiĝis en premonstrata gimnazio en sia naskiĝurbo en 1947, poste li studis en Agrikultura Universitato (en ties fakultato en Keszthely), sed li akiris agronomian diplomon en kampuso Gödöllő en 1951. Li jam estis vicasistanto en la universitato ekde 1948, inter 1952-1955 li ricevis stipendion. Li estis lektoro en Veterinara Universitato de Budapeŝto inter 1956–1965, dum li akiris bestokuracistan diplomon en 1960 kaj pli frue en 1955 li kandidatiĝis antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Li estis docento (1965–1970), poste profesoro kaj katedrestro (1970–1988). Li specialiĝis pri anatomio de bestoj. Li ricevis premiojn en 1973, 1985 kaj 1986. Li edziĝis en 1955, lia edzino naskis filinon.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • A sertés medencei savóshártya-kettőzetei (kunaŭtoro, 1953)
  • Adatok a ló elülső végtagjainak funkcionális anatómiájához (disertaĵo, 1954; koncize: 1958)
  • Háziállatok boncolása (kunaŭtoro, 1959; 1978)
  • Konstitutionsanatomische Untersuchungen an alten Kühnen (1962)
  • Háziállatok tájanatómiája (studenta lernolibro, 1965; 1971; 1989)
  • A házimadarak sziktömlője, magzatburkai és szerveinek postnatalis növekedése (disertaĵo, 1973; 1981)
  • Háziállatok funkcionális anatómiája. I–III. (studenta lernolibro, 1980; 2000; 2005)
  • The Comparative Morphology of the Muscle Tissues and Changes of Constituents in the Pig Types (1990)
  • Anatomy Drawing School. Artistic Anatomy. Human, Animal, Comparative Anatomy. (kunaŭtoro, 1996; germane: 1996; ankaŭ hispane, france)
  • A ló művészeti anatómiája (sesfoje eldonita, germane kaj itale: 1999)

Fontoj redakti

Referencoj redakti