György Gáti
György Gáti [djordj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Gáti György estis hungara aktoro, teatrestro. Lia origina familia nomo estis Goldner.
György Gáti | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Goldner György |
Naskiĝo | 2-an de februaro 1919 en Budapeŝto |
Morto | 12-an de februaro 1971 (52-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo |
Okupo | |
Okupo | aktoro • teatrestro |
György Goldner[1] naskiĝis la 2-an de februaro 1919 en Budapeŝto, li mortis la 12-an de februaro 1971 en Budapeŝto.
Biografio redakti
György Gáti devenis el juda familio. Li akiris aktoran diplomon en Akademio pri Teatro kaj Filmo en 1940. Pro la kontraŭjudaj leĝoj li povis roladi nur antaŭ juda publiko. Post la 2-a mondmilito li rolis en Teatro Madách kaj Teatro de Hungara Armeo. Li estis teatrestro en Teatro Kisfaludy (1952-1958) kaj Teatro Csiky Gergely (Kaposvár) (1963–1966), intertempe li estis aktoro denove en Teatro de Hungara Armeo kaj Nacia Teatro (Miskolc). Fine de 1966 ĝis sia morto li apartenis al Operetoteatro (Budapeŝto).
Liaj teatraj roloj (elekto) redakti
- Imre Madách: La tragedio de l' homo - Lucifer (unu el la ĉefroloj)
- Anton Ĉeĥov: Onklo Vanja - titolrolo