György Gömöri (literaturhistoriisto)

György Gömöri [djordj gomori], laŭ hungarlingve kutima nomordo Gömöri György, laŭ la angla nomsistemo Gomori, George estas hungara literaturhistoriisto, profesoro, poeto, tradukisto.

György Gömöri
Persona informo
Naskiĝo 3-an de aprilo 1934 (1934-04-03) (90-jaraĝa)
en Budapeŝto
Etno hungaroj vd
Lingvoj hungara vd
Ŝtataneco Hungario vd
Alma mater Universitato Eötvös LorándUniversitato de Oksfordo vd
Profesio
Okupo poeto • literaturhistoriisto • tradukistolektoro vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

György Gömöri [1] naskiĝis la 3-an de aprilo 1934 en Budapeŝto.

Biografio redakti

György Gömöri lernis en Scienca Universitato Eötvös Loránd inter 1953 kaj 1956, sed li estis membro de Rondo Petőfi, poste li redaktis periodaĵon dum la Hungara revolucio de 1956. Post falo de la revolucio li rifuĝis al Britio kaj inter 1957 kaj 1962 li studis en Oksfordo. En la lernojaro 1963 li instruis en universitato de Berkeley (Kalifornio), en la sekva lernojaro li esploris en Harvardo. Inter 1965-1969 li instruis hungaran kaj polan literaturojn en universitatoj en Britio, poste plej ofte li tradukadis. En 2001 li pensiuliĝis, tamen tiutempe li partoprenis en redaktaj laboroj. Li ricevis hungarajn kaj eksterlandajn premiojn inter 1972-2009.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • Virág-bizonyság (1958) - poemaro
  • The Hungarian Literary Scene 1957-1959 (1959)
  • Hajnali úton (1963) - poemaro
  • Polish and Hungarian Poetry from 1945 to 1956 (1966)
  • Attila József: Selected Poems and Texts (1973) - tradukaĵo
  • Cyprian Norwid (1974, 1989) - studo
  • Levél hanyatló birodalomból (1976) - poemaro
  • Nyugtalan koranyár (1984) - poemaro
  • Polscy poeci o wegerskim pazdzierniku (1986) - tradukaĵo
  • Egy szigetlakó feljegyzéseiből (1996) - eseo
  • My Manifold City (1996) - poemaro
  • Őszi magánbeszéd (1997) - poemaro
  • Ez, és nem más (2007) - elektitaj poemoj

Fontoj redakti