György Kévés [djordj kEvEŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kévés György estis hungara arkitekto, altlerneja instruisto.

György Kévés
Persona informo
Naskiĝo 20-an de marto 1935 (1935-03-20)
en Ősi
Morto 9-an de marto 2024 (2024-03-09) (88-jaraĝa)
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto
Okupo
Okupo arkitekto
vdr

György Kévés[1] naskiĝis la 20-an de marto 1935 en Ősi, li mortis la 9-an de marto 2024.

Terasaj domoj fare deGyörgy Kévés

Biografio redakti

György Kévés maturiĝis en Sopron, poste li akiris arkitekturan diplomon en Konstrua kaj Trafika Teknikuniversitato de Budapeŝto en 1959. Post siaj studoj li laboris en pluraj ŝtataj entreprenoj. Inter 19631976 li ankaŭ instruis en la tekniuniversitato, inter 1974–1984 en la majstra kurso. Li projektis ankaŭ private kun sia edzino ekde 1964. Li malfermis propran arkitekturan firmaon en la 1980-aj jaroj. Inter 1981-1983 kaj en 1991 li instruis en Washington University in St. Louis. Li ricevis premiojn inter 1973-2009, el ili elstaras premio Kossuth en 2007.

 
Domo en Sopron fare de Kévés

Elektitaj planitaj konstruaĵoj redakti

  • ministeria sidejo (1964–1968, kunarkitekto)
  • terasaj domoj (1968)
  • lernejoj en Budapeŝto (1972–1973)
  • Kulturcentro de Óbuda (1973)
  • stratangula loĝdomo kun vendejo en Sopron (1985–1991)
  • urbocentro de Józsefváros kun loĝdomoj, oficejoj, subtera kapelo (1994–2006)

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • Poszt-modern építészet (1981)
  • Építészet és Művészet (2001)

Elektitaj ekspozicioj redakti

Fontoj redakti

Referencoj redakti