György Kúnos [djordj kUnoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kúnos György, angle George Kunos estas hungara-usona kuracisto, farmakologo, pedagogo, membro ekstera de Hungara Scienca Akademio (1995). Li estas nepo de Ignác Kúnos.

György Kúnos [1] naskiĝis la 14-an de majo 1942 en Budapeŝto.

Biografio redakti

György Kúnos frekventis kuracistan universitaton en Budapeŝto inter 1960-1966. Komence li eklaboris en la universitata hospitalo, sed en 1971 li forlasis la landon kaj li translokiĝis al Montrealo. Ankaŭ tie li doktoriĝis post 2 jaroj, poste li parte esploris, parte instruis. En 1987 li translokiĝis al Usono kaj li laboris en farmacia instituto. Inter 1992-2000 li instruis en universitato. Li okupiĝas precipe pri trodikiĝo, efiko de alkoholo ĉe homoj, kardiovaskula sistemo, metabolo. Li ricevis premion en 2005, medalon en 2008.

Verkaro (elekto) redakti

  • Adrenoceptors and catecholamine action I–II (1981–1983)
  • Central neural mechanisms in cardiovascular regulation I–II (1991–1992)

Fontoj redakti