György Kaptay [djordj kaptai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kaptay György estas hungara inĝeniero, profesoro, membro (korespondanta (2016), ordinara (2022)) de Hungara Scienca Akademio.

György Kaptay
Persona informo
Naskiĝo 2-an de marto 1960 (1960-03-02) (64-jaraĝa)
en Tatabánya
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Saint Petersburg State University of Technology and Design
Okupo
Okupo kemiisto • materialsciencisto • metala inĝeniero
vdr

György Kaptay [1] Arkivigite je 2016-01-10 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 2-an de marto 1960 en Tatabánya.

Biografio redakti

György Kaptay frekventis bazlernejon en Almásfüzitő, gimnazion en Komárom, poste li akiris metalurgian diplomon en teknika universitato en Leningrado en 1984. Post la diplomo li havis stipendion por 3 jaroj en Leningrado, kie li kandidatiĝis en 1988. Li doktoriĝis en la sama jaro, sed jam en Pezindustria Teknika Universitato de Miskolc, kie li ekinstruis. Inter 1992 kaj 1997 li estis ankaŭ privata komercisto pri metalurgiaĵoj. En 1994 li atingis la instruan rangon docento (en 1999 universitata profesoro). Ekde 1996 li estas katedrestro, inter 1996-1998 institutestro, inter 1996-2008 dekano. Li fondis novan instituton en 2006. En la instrua periodo li studvojaĝis semajnojn aŭ monatojn en Kievo, Usono, Italio, Francio, Japanio, Aŭstralio. Li atingis la sciencan gradon PHD en 1998, en 2005 li doktoriĝis antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Li ricevis premiojn inter 1984-2010.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • The separation of carbon nanotubes from chlorides (2009)
  • Wettability of a graphite crucible by liquid aluminum under molten potassium halide flŭes (2013) - kun aliaj

Fontoj redakti