György Kohán
György Kohán [djordj], hungare Kohán György, Esperante Georgo Kohán estis hungara pentristo kaj grafikisto.
György Kohán | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 22-an de februaro 1910 en Gyulavári |
Morto | 16-an de decembro 1966 (56-jaraĝa) en Gyula |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | grafikisto • pentristo • vidartisto |
György Kohán naskiĝis la 22-an de februaro 1910 en Gyulavári (nuntempa urboparto de Gyula). Li mortis la 16-an de decembro 1966 en Gyula.
Vivo redakti
György Kohán frekventis ĉeflernejon pri pentrado en Budapeŝto, kie li lernis de Oszkár Glatz. En 1930 li studvojaĝis al Parizo. Post 3 jaroj li iris al Hódmezővásárhely, kie li konatiĝis kun aliaj artistoj. En la fruaj 1950-aj jaroj li estis malpermesita, ĉar lia stilo ne konvenis al la unusola partio. Li ricevis premion Kossuth en 1966, inter 1959-1964 ankaŭ aliajn premiojn.
Liaj ekspozicioj (selekto) redakti
- 1976 Budapeŝto
- 1976 Berlino
- 2007 Békéscsaba