György Kopits [djordj kopiĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kopits György, angle George Kopits estas hungara-usona ekonomikisto, profesoro, membro ekstera de Hungara Scienca Akademio (2010).

György Kopits
Persona informo
Naskiĝo 20-an de junio 1943 (1943-06-20) (80-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco HungarioUsono
Alma mater Universitato Georgetown
Okupo
Okupo ekonomikisto
vdr

György Kopits [1][rompita ligilo] naskiĝis la 20-an de junio 1943 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Familio de György Kopits rifuĝis el la 2-a mondmilito al Argentino, kie György Kopits frekventis lernejon, fine li translokiĝis al Usono. Tie li ricevis diplomon kaj li doktoriĝis en 1971. Jam en 1969 li ricevis postenon en ministerio pri financoj. En 1975 li eklaboris en IMF, kie li ricevis taskon pri Hungario en 1986. Krome li ofte instruis en diversaj universitatoj (ekzemple Siena, Vieno, Budapeŝto). En 1996 li havis taskojn en aliaj landoj, poste en 2004 li ricevis altan postenon en Hungario. En 2011 li abdikis, ĉar li ne konsentis pri fianca politiko de la nova kabineto. Li ricevis hungaran premion en 2004.

Li okupiĝas pri buĝetoj. Li eltrovis esprimon "fiska alkoholismo", kiu celas tiujn landojn, kiuj ne volas interrompi la buĝetajn superelspezojn. Li havas edzinon, kiu naskis 2 filojn.

Verkaro (elekto) redakti

  • Fiscal Policy Rules (1998) - lia ĉefverko

Fontoj redakti