György Rupcsics [djordj rupĉiĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Rupcsics György estis kroatdevena-hungaria hidrologo. Lia familia nomo laŭ kroata ortografio estis Rupčić.

György Rupcsics [1] naskiĝis la 30-an de marto 1854 en Hungara reĝlando en Módos (nuntempa Jaŝa Tomicj en Serbio). Li mortis la 20-an de marto 1924 en Budapeŝto.

Biografio redakti

György Rupcsics apartenis al la kroata minoritato de la lando. Li frekventis germanlingvan bazlernejon en sia naskigloko, poste hungarlingvan gimnazion en Szeged. Li akiris diplomon en Reĝa Teknika Universitato József en 1881. Post siaj studoj li tuj gvidis dragadon de Tiso ĉe Szeged. Post jaroj li fondis propran kontoron. Inter 1890 kaj 1898 li estis vicestro de reguligadaj laboroj ĉe Fera Pordo. Li ricevis premion en 1898.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Részletek a Vaskapu szabályozásáról (1897)
  • Tanulmány az alsó Ti¬sza mentén építendő zsilipekről (1888)
  • A szivornya (1890)
  • A Duna és Tisza közötti csatorna ipari célokra szolgáló vízierő kihasználással kombinálva (1907)
  • A soroksári Duna-ágon tervezett vízierőmű (1910)

Fontoj redakti