György Sárosi [djordj ŝAroŝi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Sárosi György estis hungara futbalisto (avanulo), trejnisto. Lia rekordo: en la nacia teamo en unu matĉo trafis 6 golojn en 1937. Lia origina familia nomo estis Stefancsics [ŝtefanoviĉ].

György Sárosi
atakanto
Personaj informoj
Naskiĝo 16-an de septembro 1912 (1912-09-16)
en Budapeŝto
Morto 20-an de junio 1993 (1993-06-20) (80-jaraĝa)
en Ĝenovo
Klubaj informoj
Nuna klubo
Pozicio
Profesiaj kluboj*
Jaroj Klubo Matĉoj (goloj)

* Profesiaj klubaj startoj kaj goloj
nur en hejma ligo kaj aktualaj laŭ la .

vdr

György Stefancsics[1] naskiĝis la 15-an de septembro 1912 (laŭ alia informo la naskiĝdato estas la 16-a) en Budapeŝto, li mortis la 20-an de junio 1993 en Ĝenovo (Italio).

Memortabulo ankaŭ pri György Sárosi
György Sárosi

Biografio redakti

György Sárosi maturiĝis en 1930 en sia naskiĝurbo, dum la gimnaziaj jaroj li sportadis en pluraj branĉoj. Li estis membro de junulara teamo de prestiĝa futbalklubo FTC inter 1927-1931, pli poste de la plenkreska teamo seniterrompe ĝis 1948, kie li ludis 383-foje kun 351 goloj. Li estis hungara ĉampiono kvinfoje kaj trifoje golreĝo. Li estis ankaŭ membro de la nacia hungara teamo inter 1931-1943 resume 62-foje kun 42 goloj. En 1938 en la mondĉampionumo li akiris arĝentan medalon. Intertempe li akiris juran diplomon en Scienca Universitato Francisko Jozefo en 1935. Li estis trejnisto inter 1948-1972 en Italio (Juventus FC, Genoa, AS Roma, Bolonjo F.C. 1909, ktp).

Memorigiloj redakti

  • memortabulo

Fontoj redakti

Referencoj redakti