György Sinkó
hungara operkantisto
György Sinkó [djordj ŝinkO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Sinkó György estis hungara operkantisto (baso).
György Sinkó | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 20-an de julio 1923 en Budapeŝto |
Morto | en aprilo de 2004 en Szeged (Hungario) |
Tombo | Szeged-Alsóváros tombejo |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Muzikakademio Franz Liszt |
Okupo | |
Okupo | operkantisto • voĉa instruisto |
György Sinkó[1][2] naskiĝis la 20-an de julio 1923 en Budapeŝto, li mortis en Szeged en aprilo de 2004.
Biografio redakti
György Sinkó akiris diplomon en Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt en 1953. Liaj plej gravaj instruistoj estis Zoltán Závodszky kaj Luigi Renzi. Inter 1951-1953 li ricevis stipendion de Budapeŝta Ŝtata Operejo. Inter 1953–1988 li estis membro de Nacia Teatro (Szeged). Li ricevis 3 premiojn inter 1966-1993, krome li havis la titolon "eterna membro de la teatro". Li instruis kelkfoje private.
Lia repertuaro (elekto) redakti
- Béla Bartók: Burgo de la duko Blubarbo — titolrolo
- Ludwig van Beethoven: Fidelio — Rocco
- Gaetano Donizetti:
- Lucia di Lammermoor — Raimondo Bidebent
- Don Pasquale — titolrolo
- Ferenc Erkel: Bánk bán (opero) — Sólom
- Wolfgang Amadeus Mozart:
- Don Giovanni — Leporello
- Die Zauberflöte — Sarastro; tria pastro
- Giacomo Puccini:
- Tosca — prizonisto
- Gianni Schicchi — Guccio
- La Bohème — financisto
- Giuseppe Verdi:
- Il trovatore — maljuna cigano
- La traviata — Grenvil
- Don Carlo — Fülöp
- Rigoletto — Sparafucile
- Richard Wagner: Lohengrin — reĝo Henriko