György Springer
György Springer [djordj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Springer György estis hungardevena-usonana inĝeniero, profesoro, membro (ekstera (1995)) de Hungara Scienca Akademio.
György Springer | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 12-an de decembro 1933 (90-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Usono |
Okupo | |
Okupo | maŝinkonstrua inĝeniero |
György Springer [1] naskiĝis la 12-an de decembro 1933 en Budapeŝto.
Biografio redakti
György Springer frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li studis en Teknikuniversitato de Budapeŝto. Post la Hungara revolucio de 1956 li disidis al Aŭstralio, kie li akiris diplomon en Universitato de Sidnejo en 1959. Li translokiĝis al Usono, kie li doktoriĝis en 1962 en Universitato Yale. Li instruis en Masaĉuseca Instituto de Teknologio inter 1962–1967, poste en teknikuniversitato de Miĉigano. Tiutempe li havis ankaŭ esploran taskon por Usona Aerarmeo, li malkovris diversajn kompozitajn materialojn. Baldaŭ li estis katedrestro kaj institutestro. Li ricevis 7 usonajn premiojn inter 1978 - 2000.
Kontribuoj redakti
Li verkis 12 librojn kaj 200 artikolojn.