György Telepi [djordj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Telepi György estis hungara aktoro, pentristo, dekoraciisto, dramisto, tradukisto. Lia origina familia nomo estis Telepianovics [telepianoviĉ], lia ofta familia nomvarianto estis Telepy, lia filo estis Károly Telepy. Oni aprezas lin la unua hungara dekoraciisto.

György Telepi
Persona informo
Naskonomo Telepianovics György
Naskiĝo 7-an de oktobro 1800 (1800-10-07)
en Kisléta
Morto 12-an de aŭgusto 1885 (1885-08-12) (84-jaraĝa)
en Tard
Ŝtataneco Hungario vd
Familio
Infanoj Károly Telepy vd
Profesio
Okupo aktoro • pentristo • scenografo • dramaturgotradukisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

György Telepianovics [1] naskiĝis la 7-an de oktobro 1800 en Kisléta, li mortis la 12-an de aŭgusto 1885 en Tard.

György Telepi
György Telepi

Biografio redakti

György Telepi frekventis gimnazion, poste li eklaboris en notaria oficejo. En 1818 li aliĝis al teatra trupo de Károly Megyeri. Post 2 jaroj li estis ankaŭ dekoraciisto. Li havis ĉefe komikajn rolojn ekzemple en la parlamenteja teatro en Pozsony (1825), en Hungara Teatro en Kassa (1829–1833), en Buda (1833–1837). Li estis unu el la establintoj de Teatro Magyar en Pest (urbo) (li estis aktoro kaj respondeculo pri kulisoj. Inter 1839 kaj 1841 li ludis en provinco, sed poste li revenis al Teatro Magyar, kiu jam prenis novan nomon Nacia Teatro. Li pensiuliĝis en 1855 kaj li vivis plu en Miskolc, post 2 jaroj li kreis la dekoraciojn por malfermo de Teatro de Miskolc, eĉ li pentris la teatran kurtenon.

Li verkis resume 6 teatraĵojn kaj tradukis 21 teatraĵojn, krome li pentradis.

Telepi havis laŭvice 4 edzinojn, la unua naskis filon (Károly Telepy-n), la 2-a filinon, la 4-a 2 filinojn.

Liaj elektitaj roloj redakti

Elektitaj teatraĵoj redakti

  • A tankóczi pusztavár, vagy a földalattik kísértetek (komedio)
  • Hívatlan képíró (komedio)
  • Borsszem Jankó (muzika teatraĵo)

Elektitaj similaj kontribuoj redakti

  • poemaro
  • pluraj teatraj tradukaĵoj

Elektitaj pentraĵoj redakti

  • Szélmalom
  • Szvatopluk (1839)
  • Hegyvidéki táj kirándulókkal (1875)
  • Miskolc a nagy árvíz idején (1878)

Memorigiloj redakti

  • memortabulo en Tard

Fontoj redakti