György Völgyi [djordj voldji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Völgyi György estis hungara aktoro, teatrestro.

György Völgyi
György Völgyi
György Völgyi
Persona informo
Naskiĝo 24-an de aprilo 1827 (1827-04-24)
en Dunaföldvár
Morto 7-an de februaro 1893 (1893-02-07) (65-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo aktoroteatrestro
vdr

György Völgyi[1] baptiĝis la 24-an de aprilo 1827 en Dunaföldvár, li mortis la 7-an de februaro 1893 en Budapeŝto.

Biografio redakti

György Völgyi komencis sian aktoran karieron en teatra kompanio de József Hetényi en 1847, sed dum la hungara revolucio de 1848 li estis varbisto pri soldatoj. Liaj sekvaj pli gravaj teatrestroj estis Mihály Szőllősy (1852–1854), Károly Szuper (1856–1857), György Molnár (1858–1859), Endre Latabár (1811 - 1873), Gusztáv Hubay, Imre Kőmíves. Inter 1869 kaj 1891 li estis teatrestro en provincaj urboj de Hungarlando, pli poste li konfidis la teatran gvidon al sia filo. Li edziĝis dufoje pro vidviĝo.

Elektitaj aktoroj apartenantaj al teatra kompanio de Völgyi redakti

Fontoj redakti

Referencoj redakti