György Varsányi [djordj varsAnji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Varsányi György estis hungara kemiisto, profesoro.

György Varsányi [1] naskiĝis la 18-an de februaro 1921 en Budapeŝto, li mortis la 8-an de decembro 2010 en Budapeŝto.

Biografio redakti

György Varsányi akiris diplomon en Scienca Universitato de Szeged en 1948. Post siaj studoj li instruis kontinue en Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto ĝis la emeritiĝo en 1991. Komence li estis asistanto, en 1960 li estis nomumita universitata profesoro. En la sama jaro li doktoriĝis antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Inter 1965 kaj 1986 li estis kastedrestro, inter 1959-1963 li estis dekano. Li laboris jardekojn ankaŭ en la akademia kemia instituto. Li estis pioniro en esplorado de la optika spektroskopio. Li ricevis premion en 1994.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Vibrational Spectra of Benzene Derivatives (1969) - libro
  • Assignments for Vibrational Spectra of 700 Benzene Derivatives (1973) - libro
  • Fizikai kémia III. (1990) - studenta lernolibro

Fontoj redakti