Győző Bauer [djOzO bAer], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bauer Győző estas slovakiana hungara kuracisto, farmakologo, profesoro, diplomato, membro (ekstera (1998)) de Hungara Scienca Akademio, membro (korespondanta 1987, ordinara 1998) de Slovaka Scienca Akademio.

Győző Bauer [1] naskiĝis la 31-an de majo 1942 en Hungario en Érsekújvár (nuntempa Nové Zámky en Slovakio.

Biografio redakti

Győző Bauer depost la 2-a mondmilito apartenis al la hungara minoritato en Ĉeĥoslovakio. Li frekventis gimnazion en Galanta, poste li akiris medicinan diplomon en Universitato Komenio en Bratislavo en 1965. Inter 1966 kaj 1972 li laboris en akademia farmakologia instituto en Prago, poste en eksperimenta farmakologia instituto en Bratislavo, kie li estis institutestro inter 1990–1998. Li estis ĉefambasadoro de Slovakio en Turkio inter 2003–2007. Li ricevis ĉeĥoslovakiajn, slovakajn kaj hungarajn premiojn inter 1968-2008.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Farmakológia zažívacieho traktu (1988)

Fontoj redakti