Győző GYÁRFÁS [djarfAŝ] hungara inĝeniero pri vojkonstruado. Li naskiĝis en Sepsiszentgyörgy la 24-an de marto 1855 kaj mortis en Budapeŝto la 22-an de septembro 1912.

Kariero redakti

Győző Gyárfás studis en Teknika Universitato de Budapeŝto, poste en Germanujo kaj Italujo. De 1888 li estis ĉefo de reĝa ŝtatoficejo pri konstruada de Háromszék. Li aperigis publikaĵojn pri naturo, konstruaĵoj de Transilvanio. Li plurfoje publikigis ankaŭ en gazeto Székely Nemzet. De 1907 li estis dungito de Ministerio pri Komerco kiel respondeculo por Transilvanio. En tiu ĉi sia posteno li laboris ĉe la konstruado de ŝoseo Cheile Bicazului.

Fonto redakti

Eksteraj ligiloj redakti