Gyűrűs
Gyűrűs [djUrUŝ] estas tre malgranda vilaĝeto en Hungario, en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Zala, en Distrikto Zalaegerszeg. La loknomo signifas: ringa.
Bazaj informoj redakti
- Areo: 4 km²
- Loĝantaro: 100
- Poŝtkodo: 8932
- Telefonprefikso: 92
- Koordinatoj: 46°52′59″N 16°59'25″E
Situo redakti
La vilaĝo situas sur ebenaĵo, en valo de kanalo Principális, fine de tre mallonga sakovojo. Zalaszentgrót troviĝas 12, Zalaegerszeg 16, Hévíz kaj Pacsa po 22, Keszthely kaj Vasvár po 28 km-ojn.
Historio redakti
La unua skriba mencio pri la vilaĝo devenis el 1292. En la 17-a jarcento la turkoj kelkfoje faris ĝin senhoma. En la 18-a jarcento la vilaĝo refondiĝis. En Gyűrűs migra poŝto servas.
Vidindaĵoj redakti
- romkatolika preĝejo omaĝe al Sankta Triunuo
Famuloj redakti
En Gyűrűs naskiĝis ministro Miklós Villányi.