Ghioroc
komunumo en Rumanio
(Alidirektita el Gyorok)
Ghioroc [gjorok] (hungare: Gyorok [djorok]) estas komunumo en Rumanio oriente de Arad. Al ĝi apartenas la vilaĝoj Cuvin, Ghioroc kaj Miniș.
Ghioroc | |||
---|---|---|---|
Komunuma sidejo | |||
komunumo en Rumanio | |||
Lando | Rumanio | ||
Distrikto | distrikto Arad | ||
Alinome | Gyorok (hungare) | ||
Situo | 46° 9′ N, 21° 36′ O (mapo)46.15583333333321.595277777778Koordinatoj: 46° 9′ N, 21° 36′ O (mapo) | ||
| |||
Alto super maro | 130 m | ||
Poŝtkodo | 317135 | ||
Loĝantaro | |||
– komunumo | 3.790 (en 2011) | ||
– vilaĝo | 1,653 (en 2011; 1.801 en 2002) | ||
Kodo laŭ SIRUTA | 10872 | ||
Ghioroc estas ligita al Arad per pluraj tramaj linioj.
Loĝantaro redakti
En 1910 ĝi havis 2392 loĝantojn (hungaroj, rumanoj), en 1992 1 867 (rumanoj, 40 % da hungaroj).
Historio redakti
Ĝia unua mencio estas el 1323. Ĝi apartenis ĝis 1919 al Hungario (Arad).
Gravaj personoj redakti
- Adorjáni Albertné, Aranka Nagy (n. 26-a de marto 1926): reformita pastorino, poetino.
- Pál Köteles (27-a de aprilo 1927 – 14-a de decembro 1991, Budapest): verkisto, publicisto
- János Borbándi, hungara vicĉefministro
Eksteraj ligiloj redakti
Fonto redakti
- Magyar nagylexikon, 1–18, 1993–2004, Budapest.
- Loknomvortaro de Transilvanio kaj de Moldavio (Rumanio)