Gyotaku (japane: 魚拓, el gyo "fiŝo" kaj taku "frotado") estas tradicia japana printado per fiŝoj, kiu datiĝas de la 1850-aj jaroj. Ĝi estis uzita komence de fiŝkaptistoj por kalkuli la kaptaĵon.

Gyotaku

Procedo redakti

La procedo similas al la printado per ligno.

La fiŝo estas metita sur ebena loko kaj farbita unuflanke de sumi-inko. Nuntempaj artistoj uzas anstataŭ sumi akvofarbojn aŭ inkon. Kiam la fiŝo estas tute farbita, rizpapero estas surmetita zorge kaj poste forprenita kun la spegula bildo de la fiŝo.

Eksteraj ligiloj redakti

La sekvaj ligiloj prezentas ekzemplojn de gyotaku-arto: