Gyula Balázsi
Gyula Balázsi [djula balAĵi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Balázsi Gyula estis hungara aktoro, voĉoaktoro.
Gyula Balázsi | |
---|---|
Gyula Balázsi | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 28-an de aprilo 1947 en Budapeŝto |
Morto | 22-an de februaro 2011 (63-jaraĝa) |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Edz(in)o | Éva Mihók |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Gyula Balázsi[1] naskiĝis la 28-an de aprilo 1947, li mortis la 22-an de februaro 2011.
Biografio redakti
Gyula Balázsi akiris diplometon en aktora lernejo de filmoproduktejo en Budapeŝto en 1966. Post siaj studoj li ricevis rolojn en pluraj provincaj teatroj, inter 1980-1982 jam en Teatro József Attila en la ĉefurbo. En la sekvaj jaroj li plej ofte estis aktoro en filmoj, iom poste nur en filmoj. Kelkfoje li estis ankaŭ filmreĝisoro.
Liaj teatraj roloj (elekto) redakti
- William Shakespeare:
- Somermeznokta sonĝo – Puck
- Timono de Ateno – Caphis
- Makbeto – Menteith
- Friedrich Schiller: Kabale und Liebe – Ferdinand
- Mihály Vörösmarty: Csongor és Tünde – Duzzog
- József Katona : Bánk bán – Ottó
- Károly Nóti: Nyitott ablak – Károly
- Ernő Szép: Lila ákác – Józsi
Liaj filmaj roloj (elekto) redakti
- Mentsük meg Bundert Boglárkától (1984) – sukeristo
- Szomszédok (1990-1996, televizia serio) – pluraj roloj
- La tragedio de l' homo (2011, filma versio)
- hungaraj voĉoj ekzemple de Jeffrey Hunter, Karl Malden, Oskar Werner, Eli Wallach en nehungaraj filmoj
- hungaraj voĉoj en desegnofilmoj