Gyula Basch [djula baŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Basch Gyula estis hungara pentristo, inĝeniero. Lia filo estis Andor Basch.

Gyula Basch
Memportreto de Gyula Basch en 1921
Memportreto de Gyula Basch en 1921
Persona informo
Naskonomo Basch Gyula
Naskiĝo la  9-an de aprilo 1851(nun 1851-04-09)
en Hungario Pest (urbo) (Hungario)
Morto la 2-an de januaro 1928
en Aŭstrio Baden bei Wien (Aŭstrio)
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Alma mater École des Beaux-Arts
Familio
Infano Andor Basch
Okupo
Okupo pentristo • inĝeniero
vdr
Pentraĵo de Gyula Basch: Márkus Emília a vörös szalonban

Gyula Basch [1] naskiĝis la 9-an de aprilo 1851 en Pest (urbo), li mortis la 2-an de januaro 1928 en Baden bei Wien (Aŭstrio).

Biografio redakti

Gyula Basch akiris inĝenieran diplomon en Zuriko en 1872. Inter 1873-1874 li lernis pentradon en arta altlernejo en Parizo. Post siaj studoj li estis inĝeniero en Budapeŝto kaj ankaŭ eksterlande inter 1874-1884, tamen iomete li okupiĝis ankaŭ pri pentrado. Depost la 1-a mondmilito li forlasis la pentradon kaj li vivis plu en sanatorio.

Elektitaj ekspozicioj redakti

  • Arthalo Budapeŝto (1874, debuta, en la sekvaj jaroj plurfoje)
  • Budapeŝto (1928, memorekspozicio)

Elektitaj pentraĵoj redakti

  • Arab férfi
  • Márkus Emília a vörös szalonban (vidu la apudan bildon!)
  • A kertben (vidu la suban bildon!)
  • Tájkép
  • Egyedül (vidu la suban bildon!)
  • Szomorú nő (vidu la suban bildon!)
  • Portretoj pri Imre Szirmai (vidu la suban bildon!) kaj Miksa Falk

Fontoj redakti