Gyula Czimra
Gyula Czimra [djula cimra], laŭ hungarlingve kutima nomordo Czimra Gyula estis hungara pentristo.
Gyula Czimra | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Czimra Gyula |
Naskiĝo | 3-an de januaro 1901 en Budapeŝto |
Morto | 16-an de julio 1966 (65-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Nova tombejo de Budapeŝto |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | pentristo |
Gyula Czimra [1] naskiĝis la 3-an de januaro 1901 en Budapeŝto, li mortis la 16-an de julio 1966 en Budapeŝto.
Biografio redakti
Gyula Czimra laboris en fabriko, poste en la sama loko li estis industria desegnisto. Vespere li frekventis kurson de Industriarta Altlernejo. En 1923 li translokiĝis al Parizo, kie li lernis en arta altlernejo de Lucien Simon. Li konatiĝis kun Jenő Paizs Goebel kaj ili kune pentradis en Barbizon. En 1928 li hejmenvenis kaj aliĝis al Artistkolonio (Szentendre). En 1930 li edziĝis, ekde 1933 li vivis en Rákoshegy (apud Budapeŝto). Li ricevis postmortan premion en 2007.
Liaj ekspozicioj redakti
- Parizo (1926)
- Budapeŝto (1964)
- Budapeŝto (postmortaj: 1967, 1973, 1993, 1998)
Elektitaj pentraĵoj redakti
- Barbizon (desegnaĵo, 1924)
- Szentendrei táj (Gőzhajó utca) (1932)
- Önarckép szalmakalappal (1934)
- Az alkotó szobája 1957
- Komód kerámia tárgyakkal (Csendélet komódon) (1959)
- Halcsendélet. Csendélet a sárga asztalon (1963)
Memorigiloj redakti
- lernejo en Rákosmente prenis la nomon "Czimra Gyula"