Gyula Dezséri [djula deĵEri], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj kun ĉiuj personaj nomoj Dezséri Gyula Lajos Miklós estis hungara aktoro. Lia origina familia nomo estis Horváth, kiun li ŝanĝis al Dezséri pro la nomofteco.

Gyula Dezséri
Gyula Dezséri
Gyula Dezséri
Persona informo
Naskonomo Horváth Gyula Lajos Miklós
Naskiĝo 24-an de januaro 1850 (1850-01-24)
en Takácsi
Morto 5-an de decembro 1928 (1928-12-05) (78-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo aktoro
vdr

Gyula Horváth[1][2] naskiĝis la 24-an de januaro 1850 en Takácsi, li mortis la 5-an de decembro 1928 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Gyula Dezséri aktoriĝis en 1873 en migra teatra kompanio de Vilmos Lászy. En la sekvaj jaroj li rolis preskaŭ en ĉiuj hungaraj urboj, fine li estis membro de ĵus malfermita Teatro Magyar. Inter 1900-1920 li apartenis al Nacia Teatro (Kolozsvár), pro rumaniĝo de la urbo li revenis al restHungario kaj havis rolojn en Budapeŝto kaj Pécs. Li pensiuliĝis en 1924. Li havis la titolon eterna membro de Nacia Teatro (Kolozsvár) ekde 1914. Lia edzino naskis filinon.

Liaj teatraj roloj (elekto) redakti

Liaj mutaj filmaj roloj (elekto) redakti

  • Sárga csikó (1914) - gastejposedanto
  • Éjféli találkozás (1915) - pastro
  • Ártatlan vagyok! (1916) - Boudon
  • Tanítónő (1917) - pastro
  • A vén bakancsos és fia a huszár (1918) - Veres (drinkejisto)
  • Akik életet cserélnek (1919)
  • A Csodagyerek (1920)
  • Leánybecsület (1923)

Fontoj redakti

Referencoj redakti