Gyula Farbaky [djula farbaki], laŭ hungarlingve kutima nomordo Farbaky Gyula estis hungara inĝeniero, profesoro.

Gyula Farbaky
Persona informo
Naskiĝo 18-an de aprilo 1870 (1870-04-18)
en Mukaĉeve
Morto 26-an de oktobro 1911 (1911-10-26) (41-jaraĝa)
en Banská Štiavnica
Okupo
Okupo mininĝeniero • metala inĝeniero • verkisto de nefikcio
vdr

Gyula Farbaky [1] naskiĝis la 18-an de aprilo 1870 en Hungara reĝlando en Munkács (nuntempa Mukaĉeve en Ukrainio). Li mortis en 1911 en Selmecbánya (nuntempa Banská Štiavnica en Slovakio).

Biografio redakti

Gyula Farbaky frekventis gimnazion en Kassa, poste li lernis metalurgion en Akademio de Selmec en Selmecbánya inter 1888 kaj 1891. Post la diplomo komence li instruis en la akademio, en la studjaro 1894 en Aachen, poste li studvojaĝis al Vestfalio, Belgio, Svedio. Hejmenveninta li havis inĝenieran postenon en metalurgia oficejo en Selmecbánya. Ekde 1905 ĝis sia tragika morto li instruis en la akademio. Li havis akcidenton dum kontrolado de konstruo en la akademio.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • Úti jegyzetek dél-olaszországi nevezetesebb fémkohókról (1892)
  • Színesfémkohászat (pro la morto ne plene finita)

Fontoj redakti