Gyula Halaváts [djula halavAĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Halaváts Gyula estis hungara inĝeniero, geologo, paleontologo, muzeologo.

Gyula Halaváts [1] naskiĝis la 7-an de julio 1853 en Hungara reĝlando en Zsena (nuntempa Jena (Gavojdia) en Rumanio). Li mortis la 28-an de julio 1926 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Gyula Halaváts frekventis mezlernejojn en Miskolc, Szarvas, Nagykőrös poste li akiris inĝenieran diplomon pri minado en akademio de Selmecbánya en 1874. Post la diplomo li eklaboris en la reĝa geologia instituto, kie li estis librejestro depost la 1-a mondmilito. Li estis ankaŭ gvidanto de la instituta muzeo. En 1895 kaj en la sekva jaro li ricevis premiojn. Li havis edzinon, kiu naskis filinon.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • Selmeczbánya andesin basaltjai (1875)
  • Új alakok Magyarország mediterrán korú faunájából (1884)
  • Az Alföld artézi kútjai (1894)
  • A magyar pontusi emelet általános és őslénytani irodalma (1904)
  • A kisselyki templom és templomerőd (1913)
  • A baltavári felsőpontusi korú molluszka-fauna (1923).

Fontoj redakti