Gyula Kabdebó
Gyula Kabdebó [djula], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kabdebó Gyula estis hungara arkitekto, arkitektura historiisto. Lia nobela antaŭnomo estis talpasi.
Gyula Kabdebó | |
---|---|
Gyula Kabdebó | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 9-an de februaro 1874 en Budapeŝto |
Morto | 8-an de novembro 1926 (52-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | arkitekto |
Gyula Kabdebó[1] naskiĝis la 9-an de februaro 1874 en Budapeŝto, li mortis la 8-an de novembro 1926 en Budapeŝto.
Biografio redakti
Gyula Kabdebó akiris arkitekturan diplomon en Reĝa Teknikuniversitato József en 1896. Post siaj studoj li laboris en la ĉefurba municipo. Li respondecis pri projektoj de lernejoj kaj simplaj loĝejoj. Li verkis kun Győző Czigler trivoluman libron pri historio de la arkitekturo.
Elektitaj kontribuoj redakti
- Az építészet története, 1-3. (1903-1907, kunaŭtoro)
- A szobrászat története (1909)
- Helyreállított műemlékeink 1–4. (1909–1911)
- A Gyulafehérvári székesegyház (1911)
- Budapest székesfőváros kislakás és iskola építkezései (1913)